Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis du politikaj sesioj de Ĉinio

(GMT+08:00) 2014-03-07 15:52:35     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Lastatempe en Pekino inaŭguriĝis du politikaj kunvenoj, nome la 2a Sesio de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj la 2a Sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio. Ili estas gravaj eventoj por la ĉinoj, kaj raporto de ĉina ĉefministro pri registaraj laboroj estas aparte atentata.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang promesis merkrede en sia unua raporto pri registaraj laboroj preni trarompon en reformado kiel la movforton kreskigi la ekonomion frontan al malsupenira premo.

La raporto, farita en inaŭguro de la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso, fiksas ĉi-jaran celon de ekonomia kresko je 7,5%, sama kiel la pasintjara celo kaj iomete pli malalta ol la reala kresko de 7,7% en 2013. Aliaj ĉefaj ekonomiaj celoj, ekzemple la konsumantara prezindico kaj senlaboreco, restas ĝenerale samaj kiel tiuj de la lasta jaro.

Li emfazis, ke pluigo de racia ekonomia kresko estas tre grava por Ĉinio. La anticipo de ekonomia kresko je 7,5% helpas fortigi la merkatan fidon, reguligi kaj optimumigi ekonomian strukturon kaj akceli dungadon.

La ekonomia restrukturado okupas la unuan lokon de ĉiuj rimedoj de la reformado en lia raporto, kaj reliefaj rimedoj tuŝas la administracian sistemon, fiskan kaj impostan sistemojn, financan sektoron kaj egalan disvolvadon de ŝtataj kaj neŝtataj entreprenoj.

Por transformi la registarajn funkciojn, la centra registaro planas aldoni aliajn 200 administrciajn aprobojn al la listo de tiuj abolitaj aŭ konfiditaj al malsupraj registaroj, post 461 aliaj en la lasta jaro.

La prioritato en reformado de fiska kaj imposta sistemoj estas altigi la travideblecon de buĝetoj. Diversnivelaj registaroj estos petitaj publikigi siajn buĝetojn kaj definitivajn kalkulojn. Laŭpaŝe ili inkluzivos detalojn de elspezoj, precipe publikan pagon por eksterlandaj vizitoj de funkciuloj, oficaj veturiloj, kaj ofica gastamo.

Ĉinio provas anstataŭigi negocan imposton per aldonvalora imposto en pluraj servaj sektoroj, kaj ĉi-jare la praktiko estos etendita al la servoj de fervojo, poŝto kaj telekomuniko.

Koncerne financan reformadon, la plej rimarkinda parto estas doni al financaj institucioj pli da povoj fiksi interezprocenton, stabile enlasi privatan kapitalon en malgrandajn kaj mezgrandajn bankojn kaj akceli interretan financon.

La raporto atentigas, ke diversnivelaj registaroj devas fidele plenumi devojn, kiujn la konstitucio kaj leĝoj donis al ili, rapidigi paŝojn de la konstruado de jurŝtata, noviga, honesta kaj pura registaro, altigi la plenuman kapablon kaj kredindecon kaj doni bonkvalitajn servojn al la popolo.

Karaj aŭskultantoj, finiĝis hodiaŭa programero, koran dankon por via aŭskulto, ĝis la venonta vendredo!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto