Vizitu Forumon

Ukrainio oponas referendumon de Krimeo

(GMT+08:00) 2014-03-07 16:50:10     Redaktoro:肖恒刚

Ĵaŭde parlamento de Krimeo adoptis rezolucion, ke Krimeo membriĝos kiel la federacia subjekto al la rusa federacio kaj okazigos referendumon en la 16a de tiu ĉi monato. Tiutage parlamento de Sebastoplo, unu el la 2 municipoj de Ukrainio decidis, ke la municipo membriĝu kiel la federacia subjekto al la rusa federacio. La parlamento de Sebastoplo esprimis subtenon al la referendumo, decidita de la krimea parlamento, kaj decidis partopreni en ĝi.

Tiuvespere prezidanto de la ukraina parlamento Aleksandr Tyrchinov, kiu plenumas respondecojn de prezidento, televide parolis, ke estas kontraŭleĝa la rezolucio de la krimea parlamento por okazigo de referendumo pri membriĝo al Rusio. Tyrchinov diris, ke laŭ rajtigo, li malhelpas la decidon de la krimea parlamento, kaj la ukraina parlamento proponos eksigi la parlamenton de Krimeo. Posttagmeze de tiu tago ukraina ĉefministro Arseniy Yatsenyuk diris en Bruselo, ke se la situacio akriĝos plu kaj alilandaj fortoj faros militan intervenon al la ukraina teritorio, la registaro kaj la armeo de Ukrainio agos laŭ konsititucio, kaj ke ili estas pretaj por protekti sian patrolandon.

Merkrede usona prezidento faris deklaron pri la ukraina situacio. Li diris, ke la decidita referendumo pri la estonteco de Krimeo malobservos la ukrainan konstitucion kaj internacian juron, kaj iu ajn diskuto pri la estonteco de Ukrainio devas inkluzivi la leĝan registaron de Ukrainio. Li aldonis, ke li jam ordonis apliki sankcion kontraŭ personoj kaj entoj, kiuj enmiksiĝas en la inernajn aferojn de Krimeo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto