Vizitu Forumon

Unurela trajno aperos en Pekino

(GMT+08:00) 2014-03-10 15:57:56     Redaktoro:Xiong Linping

La unua unurela fervojo por Pekino espereble konstruiĝos en la jaro 2014 kaj ekfunkcios en 2015, laŭ raporto de la ĉina ĵurnalo Xinjingbao. La 23an de februaro la Ĉina Akademio pri Fervojo en sia retejo aperigis la takson pri la medio de la fervoja linio kaj la nomojn de ĉiuj dudek unu trajnostacioj laŭ la linio.

Tian trajnon oni nomas trajno rajde sidanta sur unu relo. Ĝi sin apogas sur nur sola relo, kaj ĝia stabileco kaj sindirektado dependas ankaŭ de tiu relo. Tiu speco de trajno ofte videblas en la mondo, precipe en urboj de evoluintaj landoj. Ĝi solvas ĉefe la problemojn, ekzemple, de bruo kaj trafika ŝtopiĝo. Kompare al la bruo de la trajno sur malpezaj reloj dum ĝia trapaso, tiu de la unurela trajno estas tre malgranda, ĉar ĝi uzas "kaŭĉukan radon"; kiam ĝi kuras, ĝi ne ĝenas ĉirkaŭajn loĝantojn. Cetere ĝi fieras pri si per la karakteroj: bona adaptiĝemo, malgranda radiuso dum la turniĝo, kaj forta dinamiko ĉe la supreniro.

La unurela trajno povas kuri 60 kilometrojn en unu horo, kaj dum la konstruado de tia unurela fervojo la laboro por malfari konstruaĵojn estas malgranda.

La fervoja linio baldaŭ konstruota, destinita por meza transportado, situas okcidente de Pekino. Ĝi longas 24,966 kilometrojn, kaj ĉiu metro de la linio sin trovas sur viadukto. Laŭplane, la fervojo havas dudek unu trajnostaciojn, inter kiuj sep estas ŝanĝostacioj. Ĝia komencloko nomiĝas Fushouling en la distrikto Shijingshan, kaj la finloko, Huaxiang en la distrikto Fengtai.

Laŭinforme, la konstruado komenciĝos en 2014, kaj la fervojo malfermiĝos en 2015. La laboro daŭros por du jaroj.

Aldona informo: la fervojlinio de malpeza trako n. 2 en Chongqing estas la unua unurela fervojo enkondukita de Ĉinio. Ĝi ekfunkciis en 2005. Kaj la alia unurela fervojlinio en la urbo, nome la numero 3, malfermiĝis en 2011.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto