Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Marto 14)

(GMT+08:00) 2014-03-14 14:38:33     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj amikoj! Shanshan bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvole aŭskultu nian resumon pri lastatempaj okazaĵoj.

Sabate frumatene je 20 minutoj post la 1a horo pasaĝeraviadilo de la malajzia aerkompanio por la flugo MH370 de Kuala-Lumpuro al Pekino perdis la kontakton kun la tera stacio, kiam ĝi estis en la informa regiono de Ho-Ĉi-Min, Vjetnamio. Ĝis nun ankoraŭ ne estas trovita la aviadilo kun 239 pasaĝeroj, inkluzive de pli ol 150 ĉinaj civitanoj. Diversaj landoj faras grandskalan serĉadon, tamen estas neniu trarompa progreso.

Lunde komuna laborgrupo de kelkaj ministerioj de Ĉinio iris al Malajzio por trakti la eventon kunlabore kun la malajzia flanko. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan instrukcion, postulante konvenan traktadon de sekvoj de la aviadilo. Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang faris instrukcion por serĉado de la aviadilo, postulante, ke koncernaj departementoj de Ĉinio fortigu komunikadon kun la civil-aviada departemento de Malajzio kaj urĝu ilin intensigi la serĉadon.

Lastatempe la krimea parlamento decidis plifruigi la planitan referendumon pri estonteco de la respubliko ĝis la 16a de tiu ĉi monato. Marde parlamento de la krimea aŭtonoma respubliko adoptis deklaracion pri sendependeco de la respubliko kaj Sevastopolo, kaj laŭ la deklaracio la respubliko forviŝis el sia nomo la vorton "aŭtonoma". La rusa ministerio de eksterlandaj aferoj faris deklaron, asertante, ke la krimea deklaracio pri sendependeco havas leĝan efikecon, kaj ke Rusio respektos rezulton de la referendumo de la krimea duoninsulo. La krimea instanco jam petis la Organizon pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo sendi observantojn al Krimeo por kontroli la referendumon.

Ĵaŭde en Pekino fermiĝis la 2a Sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio post la daŭro en 8 tagoj kaj duono. Ĉirkaŭ 3 000 deputitoj serioze plenumis devojn, donitajn de la konstitucio kaj leĝoj al ili. La deputitoj ekzamenis kaj aprobis raportojn de registaro kaj aliaj departementoj, resumis atingojn kaj utilajn spertojn, akiritajn de Ĉinio el diversaj kampoj en la pasinta jaro, kaj difinis ĉefajn taskojn kaj ĝeneralan aranĝon por la kuranta jaro.

La sesio voĉdone adoptis rezolucion pri raporto de la registaro. La rezolucio diras, ke la sesio plene konfirmis laboron de la registaro en la pasinta jaro kaj aprobis ĉefajn taskojn kaj ĝeneralan aranĝon de la jaro 2014, elmetitajn en la registara raporto. La ĉina registaro planas en sia raporto kreskon de la malneta enlanda produkto je ĉirkaŭ 7,5%.

Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, emfazis en fermo de la sesio, ke oni devas perfektigi kaj disvolvi socialisman sistemon kun la ĉina trajto, antaŭenigi modernigon de sistemo kaj kapablo de la ŝtata regado, komplete efektivigi la bazan strategion de laŭleĝa regado, garantii rajtojn kaj interesojn de la popolo kaj defendi sociajn egalecon kaj justecon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto