Vizitu Forumon

Giganta apro ĉasita de usona ĉasisto

(GMT+08:00) 2014-03-17 12:48:13     Redaktoro:Xiong Linping

Raportis la brita ĵurnalo Daily Mail en la 12a de marto, ke post unu monato de spurado la ĉasisto Jett Webb el la ŝtato Nord-Karolino, Usono, ĉas-mortigis gigantan apron 227 kilogramojn pezan. Li asertas, ke tiu ĉi apro, se oni el ĝi farus viandon, estus sufiĉa por la uzo de lia tuta familio dum unu jaro.

Post unumonata sekvado Jett Webb finfine ĉasmortigis la apron. Li diras: "La giganta korpo de tiu ĉi apro estas miriga; kiam vi starus antaŭ ĝi, vi dirus: 'Ho, per Dio, mi ne scias, ke ekzistas tiom granda estaĵo, kiu kuradis tra la arbaro oriente de la ŝtato Nord-Karolino.'"

Webb estas membro de la ĉasista klubo en la farmo Blanka Kverko. Li rakontas, ke li iam en februaro rimarikis la vagadon de la apro; tiam li tuj konsciis, ke la apro estas ĝuste tiu, kiun aliaj membroj iam vidis, --- sed ili ĉasis ĝin senrezulte en multaj jaroj. Webb diras, ke la apro havas akrajn kojnodentojn, kaj la muskolo estas tre forta; ĝi aspektas tute ne tiel milda, kiel ni konas ĉe doma porko.

Post kiam Webb pafmortigis la apron, la prezidanto de la klubo, Mike Mansell, diras, ke ili faris grandan penadon por ĝin transporti; ĝi kovris la tutan ujon de kamioneto Pickup. La pesado estas granda laboro; fine oni devis pruntepreni tabakan pakegon por ĝin pesi.

Kompare al tiuj, kiuj pavas pri si per la prezentado de la kapo de agro, Webb preferas interesiĝi pri viando de apro. El tiu ĉi apro oni povas fari amason da kolbaso kaj kotleto, sufiĉan por la uzo de tuta familio dum unu jaro.

Sed tiu ĉi apro, ĉasita de Webb, ne estas la plej granda. En la jaro 2007 iu 11-jara knabo el la ŝtato Alabamo pafmortigis apron pezan je 454 kilogramoj. Oni nomas ĝin reĝo de apro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto