Vizitu Forumon

Finiĝis balato de referendumo pri krimea statuso

(GMT+08:00) 2014-03-17 16:08:04     Redaktoro:肖恒刚

Matene de la 16a de marto je la 8a horo Krimea Aŭtonoma Respubliko de Ukrainio oficiale komencis la referendumon pri sia statuso. Post finiĝo de baloto Mikhail Malyshev, prezidanto de organiza komitato de la referendumo, anoncis, ke la definitiva balotkvanto estas 82,71% kaj 95.5% da voĉoj subtenas membriĝon al la Rusa Federacio. La fina rezulto de la referendumo estos publikigita en la sekva tago.

Tiutage rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke la referendumo konformas al principoj de la internacia juro kaj la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kaj Rusio respektos elekton de la krimea popolo. Tiutage li invitite telefone parolis kun germana ĉefministro Angela Merkel. Li diris, ke la referendumo estas plenumi volon de la krimea popolo, kaj tio konformas al la principoj de la internacia juro kaj la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kiu preskribas egalecon kaj memdecidon de popoloj. Rusio deklaris, ke Putin kaj Merkel konstrueme interŝanĝis opiniojn pri la ebleco, ke la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo sendu pli multajn observantojn al Ukrainio. La du flankoj konsentis teni kontakton en diskuto pri la ukraina krizo.

Post finiĝo de la referendumo, usona prezidento barack Obama telefone parolis kun Putin. Obama diris, ke Usono absolute ne akceptos rezulton de la referendumo kaj planas pagigi al Rusio pli altan koston. Li emfazis, ke la krimea referendumo estas okazigita sub minaco de Rusio per milita interveno kaj malobservas konstitucion de Ukrainio. Usono kaj la internacia komunumo absolute ne akceptos la rezulton.

Prezidanto de Eŭropa Konsilio Herman Van Rompuy kaj prezidanto de Komisiono de Eŭropa Unio Jose Manuel Barroso publikigis komunan deklaron, asertante, ke la referendumo estas kontraŭleĝa, kaj ili malakceptos la rezulton. La deklaro diras, ke la referendumo pri la estonteca statuso de la ukraina teritorio malobservas la ukrainan konstitucion kaj la internacia juron. Tia la referendumo estas kontraŭleĝa, kaj ĝia rezulto estos malakceptita.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto