Vizitu Forumon

Malmultiĝas memmortigantoj en Japanio

(GMT+08:00) 2014-03-20 09:34:43     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la japana ĵurnalo Mainichi Shimbun, la japanaj polico kaj kabineto en la 13a de marto informis, ke en 2013 la lando nombris 27 283 memmortigantojn; kompare al la antaŭa jaro la nombro malgrandiĝis je 2,1%. Tio estas malmultiĝo de memmortigantoj en la sinsekvaj kvar jaroj; kaj la nombro de memmortigantoj estas malpli ol 30 000 en la sinsekvaj du jaroj, sed ĝi ankoraŭ ne atingis la celon de malpli ol 24 000, difinitan de la registaro.

Laŭ la raporto, inter la memmortigantoj 68,9% estas viroj, kaj 60%, senlaboruloj (ekskluzive de studentoj). El aĝo-analizo, 60- ĝis 69-jaruloj estas la plej multaj, nome 17,3% el la tuto; kaj poste, 40- ĝis 49-jaruloj, nome 16,8%.

El 20 256 memmortigantoj, por kiuj oni povas scii kaŭzon aŭ motivon de memmortigo, 13 680 sin mortigis pro malsano, 4 636 pro ekonomio kaj vivopremo, 3 930 pro familiaj problemoj, 2 323 pro homaj rilatoj en posteno, 912 pro seksa afero, kaj fine, 375 pro lernejaj kaŭzoj (ekz. malbona sekvo de lernado, molestado el samlernejanoj, ktp.).

Memmortigantoj pro ekonomio kaj vivopremo malmultiĝis je 583, do plej grandmezure. La japana kabineto opinias, ke la ekonomio iom post iom revigliĝanta estas grava kaŭzo.

Kaj 14 homoj aldoniĝis al la nombro de memmortigantoj pro la japana granda tertremo okazinta en orienta Japanio, laŭ la konfirmo de la japana polico, kaj per tio oni nun nombras 38 tiajn memmortigantojn.

Specialisto kaj respondeculo de la japana helpa centro por traktado al memmortigo opinias, ke la malmultiĝo de memmortigantoj en la sinsekvaj kvar jaroj montras, ke la traktado al memmortigo jam havis efikon, sed la proporcio de memmortiga reduktiĝo estas nur 2,1%, dum en la antaŭa jaro ĝi estas 9,1%.

En Japanio ĉiutage 75 homoj finas al si la vivon. La proporcio de memmortigoj estas duobla ol en Usono, kaj triobla ol en Britio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto