Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Marto 21)

(GMT+08:00) 2014-03-21 16:34:44     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj amikoj! Shanshan bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvole aŭskultu nian resumon pri lastatempaj gravaj okazaĵoj.

La krimea parlamento lunde deklaris sendependecon disde Ukrainio, post kiam freŝa oficiala rezulto montris, ke 96,77% da krimeaj balotantoj elektis membriĝon al Rusio en la dimanĉa referendumo. La parlamento adoptis deklaracion de sendependeco en eksterordinara sesio, deklarante la duoninsulon de la Nigra Maro sendependa suverena ŝtato, la Krimea Respubliko.

Eŭropa Unio decidis apliki ekde tiu tago sankciojn kontraŭ 21 personoj aŭ iliaj institucioj, respondecaj pri subfosado de la ukraina suvereneco. Ili estas limigitaj al vojaĝo, kaj iliaj aktivoj en EU estas frostigitaj. EU asertas en komunikaĵo, ke tiuj 21 personoj aŭ iliaj institucioj subfosis aŭ minacis la teritorian integrecon, suverenecon kaj sendependecon de Ukrainio.

Marde en Kremlo rusa prezidento Vladimir Putin faris parolon al la Federacia Konsilio kaj subskribis kun delegitoj de la Krimea Respubliko kaj Savastopolo la interkonsenton pri membriĝo de la du regionoj al la Rusa Federacio. Tio vekis akrajn kritikojn kaj fortajn protestojn de Ukrainio kaj la okcidentaj landoj.

Dimanĉe Lakhdar Brahimi, komuna sendito de Unuiĝintaj Nacioj kaj Araba Ligo por Sirio atingis Tehranon kaj diskutis kun iranaj oficistoj pri la siria krizo. Iranaj oficistoj refoje montris deziron doni helpojn al politika solvado de la siria krizo.

Brahimi diris dum la intertraktado kun irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif, ke mezorientaj grandaj landoj, inkluzive de Irano kaj Saud-Arabio ludas tre influan rolon en politika solvado de la siria krizo. Li alvokis, ke estontece Irano partoprenu en la procezo de politika konsultiĝo, kaj opiniis, ke mezorientaj landoj devas kunlabori por respondi la politikan krizon kaj humanan katastrofon en Sirio kaj kune konservi pacon kaj stabilecon de la regiono.

Zarif diris, ke Irano volas doni helpojn al ia ajn projekto de politika solvado, bazita sur la nuna stato de Sirio. Li alvokis, ke UN ludu pli sendependan rolon en solvado de la siria konflikto.

Ĵaŭde oficisto el la aŭstralia administracio de mara sekureco diris, ke Aŭstralio trovis en la Suda Hindia Oceano objektojn, tre probable rilatajn al la perdiĝinta aviadilo de malajzia aerkompanio, kaj sendis aviadilojn kaj ŝipojn por serĉado.

John Young, oficisto el la aŭstralia administracio de mara sekureco, diris tiutage en urĝa gazetara konferenco, ke du trovitaj objektoj estas granddimensiaj, la pli granda longas 24 metrojn. Ili estis trovitaj pere de satelit-fotoj en la maro je ĉirkaŭ 2 500 kilometroj sudokcidente de Perth. Tamen laŭ nunaj informoj, oni ankoraŭ ne povas rekoni, ke tiuj objektoj apartenas al la perdiĝinta aviadilo. Aviadiloj de Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Usono jam ekflugis al la maro, kie oni trovis la suspektindajn objektojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto