Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Marto 28)

(GMT+08:00) 2014-03-28 18:36:17     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan bonvenigas vin al la programero Fokusoj de la Semajno. Bonvole aŭskultu nian resumon pri lasttempaj okazaĵoj!

Lunde en Hago, Nederlando inaŭguriĝis la Tria Pintkonferenco pri Nuklea Sekureco. Ĝin ĉeestis gvidantoj aŭ reprezentantoj de 53 landoj kaj respondeculoj de internaciaj organizoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris prelegon, eksplikante rimedon de Ĉinio pri nuklea sekureco.

Gvidantoj de ĉefaj landoj sinsekve faris parolojn, esprimante proprajn politikojn kaj opiniojn pri nuklea sekureco. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris ĉefteman parolon. Li eksplikis rimedon de Ĉinio pri nuklea sekureco kaj alvokis internacian kunlaboron por longedaŭra sekureco kaj disvolviĝo de nuklea energio. Li proponis: "Unue, oni donu egalan gravecon al disvolvado kaj sekureco kaj disvolvu nuklean energion sub la premiso de sendanĝereco. Due, oni donu egalan gravecon al rajtoj kaj devoj kaj antaŭenpuŝu la internacian procezon de nuklea sekureco sur la bazo de respekto al rajtoj kaj interesoj de ĉiuj landoj. Trie, oni emfazu egalan gravecon de memstareco kaj kunlaboro kaj serĉu ĝeneralan sekurecon laŭ la vojo de reciproka profito kaj kuna gajno. Kaj kvare, oni traktu la demandon, esplorante kaj ĝian kaŭzon kaj ĝiajn simptomojn, kaj klopodu por nuklea sekureco, kun la celo forigi radikojn de danĝero."

Ankaŭ aliaj gvidantoj opinias, ke plifortigi sekurecon kaj gardi kontraŭ terorismo estos ĉefaj defioj por la internacia komunumo en la venontaj kelkaj jaroj. Ĉiuj landoj havas la respondecon protekti la sekurecon de nukleaj materialoj kaj instalaĵoj kaj devas plifortigi kunordigon inter si kaj profundigi kunlaboron.

Lunde vespere malajzia ĉefministro Najib Tun Razak anoncis, ke laŭ ĉiuj informoj, la esplorantoj opinias, ke la lasta situo de la perdiĝinta flugo MH370 de la malajzia aerkompanio troviĝas en suda Hindia Oceano, okcidente de la aŭstralia urbo Perth, kie estas neniu loko taŭga por surteriĝo. Poste Ĉinio postulis, ke la malajzia flanko donu ĉiujn informojn kaj atestojn, el kiuj ili faris la konkludon. Samtempe parencoj de pli ol 150 ĉinaj pasaĝeroj de la flugo MH370 esprimis malkontenton pri la rezulto.

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj ĵaŭde adoptis rezolucion, asertante sian devontigon al la teritoria integreco de Ukrainio kaj urĝante ĉiujn partiojn strebi por paca solvado de la ukraina krizo "per rekta politika dialogo".

Tiutage la Ĝenerala Asembleo faris voĉdonon pri la rezolucio "teritoria integreco de Ukrainio", skizita de Ukrainio kaj aliaj landoj. Laŭ surloke anoncita rezulto, 100 landoj donis pozitivajn voĉojn, 11 landoj donis negativajn voĉojn, kaj 58 landoj sin detenis. Tiel la rezolucio estis adoptita per simpla plimulto, ĉar laŭ regularo de la Ĝenerala Asembleo neniu lando havas rajton de vetoo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto