Vizitu Forumon

Xi Jinping prelegis en Eŭropa Kolegio en Bruges, Belgio

(GMT+08:00) 2014-04-02 16:34:59     Redaktoro:肖恒刚

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde prelegis en Eŭropa Kolegio en Bruges, Belgio, asertante, ke aparta kultura tradicio, unika historia sorto kaj specialaj naciaj kondiĉoj destinis, ke Ĉinio nepre devas preni la vojon konforman al ĝiaj karakterizaĵoj.

Li atentigis, ke por antaŭenigi la rilatojn inter si Ĉinio kaj EU devas akceli reciprokan komprenon kaj kune starigi la pontojn de paco, kresko, reformado kaj civilizacio; ĉi-foje li vizitas Eŭropon ĝuste por starigi la ponton de amikeco kaj kunlaboro kune kun eŭropaj amikoj.

Li rimarkigis, ke historio estas la fonto de la realo, kaj hodiaŭo de iu ajn lando devenas de hieraŭo; nur kiam oni klare scias devenon de iu lando, oni povas kompreni, kial la lando estas tia nun kaj kien ĝi iros.

Li eksplikis la ĉinan civilizaciojn per multaj karakterizaĵoj de la ĉina nacio: "Unue, Ĉinio estas lando kun antikva civilizacio. La ĉina civilizacio neniam interrompita havas la historion de pli ol 5 000 jaroj. Multaj ideoj de diversaj pensoskoloj kaj iliaj fondintoj antaŭ pli ol 2 000 jaroj ankoraŭ profunde influas la ĉinan popolon. Due, Ĉinio estas lando, kiu suferis tre gravajn malfacilojn. La ĉina popolo havas tute freŝan memoron pri invado kaj sklavigo fare de fremdaj landoj, tial ĝi aparte domaĝas la nunan vivon kaj amas pacon. Trie, Ĉinio estas lando, kiu praktikas socialismon kun la ĉina karakterizaĵo. Delonge la ĉina popolo serĉis vojon taŭgan al la naciaj kandiĉoj kaj fine elektis socialismon. Kvare, Ĉinio estas la plej granda evoluanta lando, kaj ĝi devas elspezi longperiodan penon por ke 1 300 milionoj da loĝantoj vivi feliĉan vivon. La centra tasko por Ĉinio ankoraŭ estas kreskigi la ekonomion. Kaj la kvine, Ĉinio estas profunde ŝanĝiĝanta lando. La reformado kaj pordo-malfermo de Ĉinio estas ĉiam kontinua kaj neniam fina. La ampleksa profundigo de la reformado ne nur donos al Ĉinio grandan movforton al la modernigo de Ĉinio, sed ankaŭ alportos novan oportunon al la monda evoluo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto