Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Aprilo 04)

(GMT+08:00) 2014-04-04 14:58:23     Redaktoro:Yu Rongkang

Antaŭ nelonge ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis Eŭropon. Dume li ĉeestis la Trian Pintkonferencon pri Nuklea Sekureco, faris ŝtatan viziton al Nederlando, Francio, Germanio kaj Belgio kaj vizitis stabejojn de Unesko kaj Eŭropa Unio.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi opinias, ke la vizito akiris pozitivajn rezultojn ĉefe en tri kampoj. Unue, la vizito levis la politikajn rilatojn inter Ĉinio kaj EU. Lia vizito al Francio koincidis kun 50-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Dum lia vizito la du registaroj decidis malfermi la novan eraon de la strikta kaj longedaŭra ampleksa strategia partnereco. La gvidantoj de Ĉinio kaj Germanio kune anoncis starigi plenampleksan strategian partnerecon. Politike orientitaj estas ankaŭ la rilatoj inter Ĉinio kaj Nederlando kaj tiuj inter Ĉinio kaj Belgio. Ĉinio kaj EU unuafoje faris komunan deklaron, anoncante la partnerecon de paco, kresko, reformado kaj civilizacio. Wang Yi atentigis, ke tio montras, ke Ĉinio kaj EU rigardas unu la alian per nova strategia konsidero kaj pli fidas unu la alian, kaj ambaŭ volas intensigi pli striktan kaj pli ampleksan kunlaboron. Due, la ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj EU alfrontas novan oportunon. Ambaŭ konsentis akceli la intertraktadon pri reciproka investo, solvi komercajn disputojn per konsiliĝo kaj ekspansiigi kunlaboron. Kaj trie, la interhomaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj EU eniris la novan periodon. Ĉinio volas intensigi ĉi-rilatajn interŝanĝojn kun tiuj landoj kaj EU, kaj decidis starigi altnivelan mekanismon de la interŝanĝo respektive kun Francio kaj Germanio.

Pakistana eksprezidento Pervez Musharraf, akuzita pri ŝtatperfido, merkrede eskapis el apudvoja bombatako. La pakistana polico ĵaŭde diris, ke la eksplodo okazis vespere sur la itinero de la eksa prezidento, kiu estis transigita el milita hospitalo al sia restadejo. Ĉirkaŭ kvar kilogramoj da eksplodaĵo estis metita en tubon sub ponto kaj eksplodis je 20 minutoj antaŭ la alveno de lia aŭtovico. Estis feliĉe, ke neniu vundiĝis aŭ mortis. Ĝis nun neniu organizo aŭ individuo deklaris respondecon pri la atako. Laŭ la polico, la atako estis direktita al Musharraf. Li enoficiĝis kiel prezidento per milita ŝtatrenverso en 1999 kaj rezignis la prezidentecon en 2008. Nun li estas suspektata pri implikiĝo en kelkaj kazoj.

Marde 8,2-magnituda tertremo trafis nordan Ĉilion. La tertremo okazis vespere je la 20a kaj 46 minutoj en la maro proksima al la norda urbo Iquique, kaj poste kelkfoje okazis postskuo. Laŭ freŝaj informoj de la loka registaro, la tertremo mortigis almenaŭ kvin homojn kaj difektis parton da vojoj en norda Ĉilio. Elektrolivero estis interrompita en kelkaj regionoj, kaj parto da domoj en la urbeto difektiĝis.

Karaj aŭskultantoj, finiĝis hodiaŭa programero, dankon por via aŭskulto kaj ĝis la venonta vendredo!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto