Vizitu Forumon

Fan Changlong renkontiĝis kun Chuck Hagel

(GMT+08:00) 2014-04-09 18:28:11     Redaktoro:Yu Rongkang

Posttagmeze de la 8a de aprilo en Pekino vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio Fan Changlong renkontiĝis kun usona defenda sekretario Chuck Hagel.

Fan Changlong diris, ke la du armeoj de Ĉinio kaj Usono devas domaĝi la tendencon de bona disvolviĝo de la interrilatoj kaj kune akceli sanan kaj stabilan disvolviĝon de la novtipaj rilatoj.

Hagel dankis al Fan Changlong por lia sincereco. Li diris, ke li delonge respektas la ĉinan popolon, kaj ĉi-foje li diskutis kun gvidantoj de la ĉina armeo pri efektivigo de gravaj konsentoj de la du ŝtatestroj, kaj ambaŭ flankoj promesis plifortigi la rilatojn inter la du armeoj kaj bone trakti diverĝojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto