Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Aprilo 11)

(GMT+08:00) 2014-04-11 18:02:54     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde en Bo'ao, Hainan-provinco de Ĉinio okazis inaŭgura ceremonio de la Jarkunveno de Bo'ao-Forumo por Azio 2014, kaj ĝin ĉeestis ĉina ĉefministro Li Keiqang kaj ŝtatgvidantoj el ok landoj. Li Keqiang faris la prelegon "kune krei la novan estontecon de Azio". Li prezentis la ideon pri konstruado de "tri aziaj komunumoj".

Li atentigis, ke la plej grava afero por Azio estas serĉi novan movforton. Li akcentis, ke la aziaj landoj persistu en la ĝenerala direkto de disvolvado kaj formu la komunumon de interesoj; kreu la ĝeneralan situacion de integriĝa disvolvado kaj formu la samsortan komunumon; konservu la situacion de paca evoluigo kaj konstruu la komunumon de respondeco.

Li asertis, ke la du interkonsentoj Regiona Ĉioampleksa Ekonomia Partnereco kaj Trans-Pacifika Partnereco povas esti paralelaj kaj stimuli unu la alian; Ĉinio volas antaŭenigi kune kun ĉiuj partioj la intertraktadon pri Regiona Ĉioampleksa Ekonomia Partnereco kaj strebi por atingi la interkonsenton en 2015.

Li rimarkigis, ke en la pasintaj pli ol dek jaroj la komerca kvanto ene de Azio grandiĝis de 1 000 miliardoj da usonaj dolaroj ĝis 3 000 miliardoj, kaj la proporcio en la komerca kvanto de ĉiuj landoj en Azio kreskis de 30% ĝis 50%. Tamen restas granda diferenco kompare kun Eŭropa Unio. Li aldonis, ke en la procezo de regiona ekonomia integriĝo kuŝas komunaj interesoj de ĉiuj landoj de la regiono, kaj diversaj landoj devas fari komunajn penojn por akceli liberigon de komerco kaj faciligon de investo kaj altigi la nivelon de la regiona kaj subregiona kunlaboro.

Marde en Pekino Chang Wanquan, ŝtata konsilanto kaj defenda ministro de Ĉinio, intertraktis kun Chuck Hagel, defenda sekretario de Usono. Chang pozitive taksis gravajn progresojn de la rilatoj inter la dulandaj armeoj kaj atentigis, ke la du flankoj devas intensigi dialogon kaj komunikadon, respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, efektive praktiki interŝanĝojn kaj kunlaborojn, efike regi krizon kaj diverĝon, konvene trakti gravajn obstaklojn kaj diverĝojn kaj akceli sanan kaj stabilan disvolvadon de la novtipaj militaj rilatoj.

Hagel asertis, ke Usono firme subtenas disvolvadon de la novtipaj militaj rilatoj kun Ĉinio kaj volas ekspansiigi la kunlaboran kampon, pluigi esencan dialogon kaj plifortigi pragmatan kunlaboron en humana helpo kaj kontraŭpirata batalo.

Rusio-favoraj popol-amasoj komencis protestojn sabate en la urboj Donetsk, Luhansk kaj Kharkov, sudorienta Ukrainio. Ili postulas okazigon de plebiscito pri sendependeco. Dimanĉe la popola komitato de Donetsk anoncis okazigi en la 11a de majo plebisciton pri membriĝo al la rusa federacio. Ĝi ankaŭ petas rusan prezidenton Putin sendi al la regiono provizorajn packonservantojn por certigi la sekurecon de lokaj civitanoj. Ankaŭ la protestantoj en Kharkov, la dua plej granda urbo en Ukrainio anoncis fondiĝon de la popola respubliko de Kharkov. Dimanĉe vespere la ukraina aŭtoritato anoncis, ke ĝi efektivigos kontraŭterorismajn rimedojn al la armitaj provokoj en la menciitaj regionoj.

Karaj aŭskultantoj, finiĝis la programero, dankon por via aŭskulto, kaj ĝis la venonta vendredo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto