Vizitu Forumon

100-jara servistino ankoraŭ laboranta

(GMT+08:00) 2014-04-14 15:30:01     Redaktoro:Xiong Linping

Raportis la brita ĵurnalo Daily Mail en la 10a de aprilo: Dolly Saville, maljunulino 99 jarojn aĝa el la graflando Buckinghamshire, Britio, estas la plej grandaĝa servistino enhotela en la mondo. Ŝi nun estas plananta sian 100an naskiĝtagon. Kvankam ŝi jam laboris 74 jarojn, tamen ŝi ne havas planon emeritiĝi.

En la jaro 1940, nome en sia aĝo de 26 jaroj, Saville komencis labori en la Hotelo Red Lion en Wendover, kaj ĝis nun ŝi tie laboris 74 jarojn. Antaŭ 6 jaroj 94-jara Saville laboris almenaŭ 6 horojn en ĉiu tago kaj 6 tagojn en ĉiu semajno. Nun Saville laboras ankoraŭ 3 horojn por ĉiu tago; ŝia laboro inkluzivas viŝadon de tabloj kaj glasoj, servadon al klientoj kaj similajn. En sia tuta vivo, laŭtakse, Saville enverŝis 250 000 galjonojn da vino, kaj intertempe ŝi petis forpermeson nur por 2 semajnoj pro sia malsano.

En la pasintaj pli ol 70 jaroj Saville servis al multaj famaj personoj, ekzemple al la aktoro en la filmserio 007, Pierce Brendan Brosnan, la brita eksa ĉefministro Ted Heath, kaj tiel plu.

Du filoj de Saville jam emeritiĝis, sed ŝi diras: "Mi ŝatas mian laboron, mi preferas kuneston kun homoj, kio sentigas min pli bone ol seke sidi. Mi neniam pensis, ke mi povas ĉi tie labori tiel longe, sed mi ĝuas ĉiun momenton ĉi-tiean. Familianoj ĉiam volas min haltigi, tamen mi ankoraŭ ne havas planon por emeritiĝo. Mia mastrumanto estas tre amika; se li volus ke mi havu ekstran laboron, pri tio mi konsentus."

Nun, la familianoj kaj kolegoj de Saville estas preparantaj solenan kunvenon por ŝia 100a naskiĝtago. Ili havas plenan laŭdon al Saville. La hotela direktoro Martin Howard diras: "Saville estas fenomena homo kaj anima persono kunliganta laborantojn. Ŝi ankoraŭ havas junan koron; ni ĉiuj amas ŝin."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto