Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Aprilo 18)

(GMT+08:00) 2014-04-18 12:54:21     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon pri lastatempaj okazaĵoj!

Sabate irana vicministro pri eksterlandaj aferoj Seyyed Abbas Araqchi diris, ke post kiam la Blanka Domo anoncis en la antaŭa tago, ke Usono ne donos vizon al Hamid Aboutalebi, konstanta reprezentanto de Irano al UN, la irana registaro ne konsideris elekti alian diplomaton por anstataŭi lin, kaj nun ĝi klopodas solvi tiun ĉi problemon per leĝa vojo.

Hossein Naqavi Hosseini, proparolanto de la irana Parlamenta Komitato pri Nacia Sekureco kaj Eksterlanda Politiko, diris, ke Irano kiel suverena ŝtato kaj membro de UN rajtas elekti sian reprezentanton al UN, dum Usono havas devon doni vizon al iu ajn irana diplomato laboronta ĉe UN.

Hamid Babaei, proparolanto de la irana delegacio al UN, diris en deklaro, ke la irana registaro bedaŭras la decidon de la usona registaro. Li asertis, ke la decido estas neprudenta, malobeas internacian juron kaj atencas la rajton de Irano kiel membro de UN pri nomumo de reprezentanto al UN. Li aldonis, ke Irano certe prenos necesajn diplomatiajn rimedojn por protesti kontraŭ la neleĝa ago.

Nabil Abu Rdainah, proparolanto de la palestina prezidentejo, merkrede faris respondon al la atako kontraŭ israelanoj en Hebron, Cisjordanio. Li asertis, ke Palestino kondamnas ĉian perforton kontraŭ civiluloj. Pro la atako estis prokrastita la duflanka interparolo, kiu plaŭplane devus esti okazigita tiuvespere, por diskuti pri longigo de ĉi-foja pacintertraktado. Li diris, ke longigo de ĉi-foja pacintertraktado dependos de rezulto de la duflanka interparolo en la proksima estonteco.

Lunde vespere 47-jara israela policano estis pafmortigita, kiam li kaj liaj familianoj estis aŭte veturantaj proksime al la urbo Hebron. Vidinto diris, ke unu viro kun kasko sur la kapo pafis kuglojn kontraŭ la aŭton per la fusilo AK-47, kaj la stiranto mortis, post kiam li estis transportita al hospitalo, kaj liaj edzino kaj filo estis vunditaj.

Marde la ukraina armeo komencis kontraŭterorisman agadon en la orienta landparto. Nun en kelkaj orientaj urboj videblas tankoj, blenditaj aŭtoj kaj helikopteroj, senditaj por ekstermi Rusio-favorajn armitojn. Tamen konfliktoj kaj bataloj okazis nur en kelkaj regionoj.

Tiutage la ukraina registara armeo reprenis el la Rusio-favoraj armitoj la armean aerodromon proksiman al Kramatorsk en norda Donetsk. Sed en la sekva tago en Kramatorsk ses blenditaj aŭtoj de la ukraina armeo falis en la manon de la Rusio-favoraj armitoj. Tiuj blenditaj aŭtoj estis sieĝitaj de lokaj civitanoj en la urba centro, kaj la Rusio-favoraj armitoj senarmigis la ukrainajn soldatojn kaj kaptis la blenditajn aŭtojn. Poste ili estis veturigitaj al la najbara urbo Slavyansk kaj fine haltis apud domego de la magistrato, okupata de la Rusio-favoraj protestantoj.

Karaj aŭskultantoj, finiĝis ĉi-foja programero, dankon por via aŭskulto kaj ĝis la venonta vendredo!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto