Vizitu Forumon

Plurlanda manovro Mara Kunlaboro 2014 okazos en Qingdao

(GMT+08:00) 2014-04-21 17:18:51     Redaktoro:Shanshan

Baldaŭ okazos la plurlanda komuna manovro "Mara Kunlaboro 2014" en Qingdao, Shandong-provinco.

La manovro ĉefe temas pri komuna serĉado kaj savado sur la maro, kaj la  taskoj inkluzivas grupan telekomunikadon, grupan aktivadon, maran proviantadon, komunan serĉadon kaj savadon, batalon kontraŭ kidnapo, pafadon per malpezaj armiloj kaj tiel plu. Ĉinio, Pakistano, Indonezio, Singapuro, Hindio, Malajzio, Banglaldeŝo kaj Brunejo sendos militŝipojn, helikopterojn kaj marinfanteriojn al la manovro.

Liang Yang, proparolanto de la ĉina mararmeo, diris dimanĉe en gazetara konferenco, ke estas konate, ke la japana registaro prenis erarajn agojn, kaj tio serioze vundis la senton de la ĉina popolo kaj influis la duflandajn rilatojn, tial en la nuna situacio estas malkonvene inviti la maran memdefendan forton de Japanio al la manovro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto