Vizitu Forumon

Ekis la 14a Jarkunveno de Okcident-Pacifika Mararmea Simpozio

(GMT+08:00) 2014-04-22 16:58:23     Redaktoro:肖恒刚

Wu Shengli, prezidanto de la jarkunveno, membro de la Centra Milita Komisiono kaj komandoro de la ĉina mararmeo, faris salutparolon en la inaŭguro. Li diris, ke danke al klopodoj de ĉiuj membrlandoj kaj observanto-landoj en la lastaj jaroj, senĉese riciĝis enhavoj de kunlaboro, vastiĝis kunlaboraj kampoj kaj fortiĝas strategia fido kadre de la Okcident-Pacifika Mararmea Simpozio.

La simpozio ne nur estas grava mekanismo kaj modelo de la regiona kunlaboro pri mara sekureco, sed ankaŭ ludas pli kaj pli gravan rolon en maraj afroj de la tuta mondo pro senĉesa grandiĝo de sia influo. La praktiko pruvis, ke kunlaboro povas akiri fidon, fido povas alporti komunan gajnon. Li esperas, ke ĉiuj membrolandoj kaj observanto-landoj akcelos reciprokan komprenon kaj fidon inter la maraj armeoj kaj plu profundigos pragmatan kunlaboron.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto