Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Aprilo 25)

(GMT+08:00) 2014-04-25 17:21:01     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon pri lastatempaj okazaĵoj!

Merkrede en Gazao du politikaj partioj, Fatah, la Palestina Nacia Liberiga Movado, kaj Hamas, la Palestina Islama Rezista Movado, anoncis novan progreson de la repacigo. Ili konsentis organizi koalician registaron en la venontaj kvin semajnoj kaj okazigi ĝeneralan elektadon ene de la sekvaj ses monatoj. Israelo respondis Palestinon p nuligo de la planita intertraktado.

Ismail Haneya, gvidanto de Hamas, kiu regas Gazaon, diris tiutage en gazetara konferenco, ke en la repaciga dialogo Hamas agis en plena akordo kun la delegacio de Fatah kaj emfazis la necesecon de pozitiva rezulto de intertraktado. Azzam al-Ahmad, delegaciestro de Fatah, diris, ke ambaŭ konsentis, ke ili ne akceptos pacan intertraktadon kun Israelo, se estos neniu klara politiko.

Marde komenciĝis la intertraktado inter Fatah kaj Hamas, kaj la delegacio de Fatah konsistanta el kvin altranguloj eniris Gazaon. Oni diris, ke estis la unua fojo, ke reprezentantoj de Fatah eniris Gazaon de post 2007, kiam Hamas komencis regi Gazaon.

La 30an de aprilo en Irako okazos la parlamenta baloto, kiu okazas en ĉiu kvara jaro. Tamen la sekureca situacio ankoraŭ ne estas kontentiga. Dimanĉe en kelkaj lokoj okazis atakoj, entute 12 homoj mortis kaj 39 aliaj vundiĝis.

Unu el la atakoj okazis en ŝijaista universitato en norda Irako. La iraka polico diris, ke la suicida atakanto eksplodigis kunportatan bombon ĉe la pordo de la universitato, kaj poste aliaj armitaj personoj trudeniris la universitaton kaj ostaĝigis lernantojn. Post intensa batalo la sekurectrupo reakiris la regadon de la universitato. La atako rezultigis morton de almenaŭ kvin homoj kaj vundiĝon de 15 aliaj. Islama Ŝtato de Irako kaj Levant, kiu rilatas kun Al Qaeda, deklaris sian respondecon pri la atako.

La plej sangaj perfortoj okazis tiutage en Samawah, ĉefurbo de la suda provinco Al Muthanna. Apud unu restoracio okazis du atakoj. Eksplodo de aŭtobomboj mortigis almenaŭ tri homojn kaj vundis 20 aliajn. Krome, ankaŭ en du urboj proksimaj al Bagdado okazis atakoj, kvar homoj mortis kaj kvar aliaj vundiĝis.

Dimanĉe inaŭguriĝis la Pekina Internacia Aŭtomobila Ekspozicio kun la temo "stirado al pli bela estonteco". La ekspozicio, kiu okazas en ĉiu dua jaro, estas la plej grandskala aŭtoekspozicio en Ĉinio, kaj ĉi-jare ĝi estas rekorda laŭ la nombroj de partoprenantoj kaj aŭtodebutantoj.

Ĉi-jare la ekspozicio altiris pli ol 1 134 aŭtojn kaj 2 000 manufakturojn el 14 landoj kaj regionoj. Eksponataj estas 118 mondaj debutantoj, 45 aziaj debutantoj, 71 konceptaŭtoj kaj 79 novenergiaj aŭtoj. Iuj firmaoj eksponas eĉ pli ol du mondajn debutantojn. La ĉina korporacio Dongfeng eksponas ĉirkaŭ 150 veturilojn kun kvar mondaj debutantoj, inkluzive de pasaĝeraŭtoj, komercaj aŭtoj kaj novenergiaj aŭtoj.

Nia raportisto rimarkis, ke ĉinaj manufakturoj kaj kuninvestitaj firmaoj plejparte eksponas sportcelajn kaj novenergiajn veturilojn. Tio montras la tendencon de aŭtokonsumado.

Karaj amikoj, finiĝis ĉi-foja programero, dankon por via aŭskulto kaj ĝis la venonta vendredo!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto