Vizitu Forumon

Xi Jinping faras surlokan esploron en Xinjiang

(GMT+08:00) 2014-04-29 16:20:40     Redaktoro:Yu Rongkang

Dimanĉe Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio, iris al Xinjiang por surloka esploro pri plua reformado.

Lunde li vizitis unu policstacion en la urbo Kashi kaj rigardis ekipaĵojn kaj kontraŭterorisman ekzercadon de la policstacio. Li tre zorgas pri ekipaĵoj kaj trejniĝo de la policanoj. Li asertis, ke trejniĝo devas esti konforma al postuloj de la praktiko. Li diris, ke policanoj malmulte sangos en batalo, se ili multe ŝvitos en trejniĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto