Vizitu Forumon

Li Keqiang komencis oficialan viziton al Niĝerio

(GMT+08:00) 2014-05-07 18:07:54     Redaktoro:肖恒刚

Marde vespere ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis internacian flughavenon de Abuĝo kaj komencis oficialan viziton al Niĝerio invitite de niĝeria prezidento Goodluck Jonathan.

En flughaveno Li Keqiang diris, ke Niĝerio estas la unua granda ekonomio en Afriko kaj grava afrika partnero de Ĉinio. La altnivelaj kontaktoj inter Ĉinio kaj Niĝerio estas intimaj, kaj la dulanda strategia partnereco senĉese disvolviĝas. Li esperas, ke li povos profunde interŝanĝi opiniojn pri dulandaj rilatoj kaj komune atentataj demandoj kun gvidantoj de Niĝerio, kaj li volas okaze de la vizito disvolvi plu la tradician amikecon, plani reciprokprofitan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi la rilatojn inter la du landoj.

Dum la vizito Li Keqiang ĉeestos la plenan kunvenon de la Afrika Pintkonferenco de la 24a Monda Ekonomia Forumo, faros specialan prelegon kaj renkontiĝos kun parto da afrikaj ŝtatgvidantoj ĉeestantaj al la pintkonferenco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto