Vizitu Forumon

Li Keqiang renkontiĝis kun niĝeria prezidento Jonathan

(GMT+08:00) 2014-05-08 18:04:43     Redaktoro:肖恒刚

Merkrede antaŭtagmeze en Abuĝo ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun niĝeria prezidento Goodluck Jonathan.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Niĝerio estas la plej grandaj ekonomioj respektive en Azio kaj en Afriko, kaj ambaŭ estas landoj kun granda loĝantaro. Fortigo de la kunlaboro inter la du landoj utilas al la feliĉo de la du popoloj kaj al la disvolvado kaj prospero de la regionoj kaj la tuta mondo. Ĉinio volas kun Niĝerio fortigi reciprokan fidon, vastigi kunlaboron, intensigi kontakton, fortigi kunordigon kaj kunlaboron en internaciaj aferoj, kune protekti interesojn de la evoluantaj landoj kaj puŝi la dulandajn rilatojn ĝis nova nivelo. Li Keqiang diris, ke Ĉinio volas kun Niĝerio plu grandigi komercan kaj investan kunlaboron, akceli komercan ekvilibron, kaj profundigi kunlaboron en la kampoj de infrastruktura konstruo, agrikulturo, energio, aeronaŭtiko kaj aerokosmo.

Jonathan diris, ke Niĝerio dankas Ĉinion por la longtempaj helpoj kaj subtenoj al Niĝerio, Afriko kaj la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Landoj. Niĝerio admiras la novan kadron de kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko, prezentitan de ĉefministro Li Keqiang en la prelego en Afrika Unio, kaj volas plu vastigi kunlaboron de la du flankoj en la kampoj de fervojo, aeronaŭtiko, fervojo, komerco, investado, agrikulturo kaj energio. La niĝeria registaro bonvenigas ĉinajn entreprenojn grandigi investon en Niĝerio kaj kreos bonan medion por ilia investado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto