Vizitu Forumon

Li Keqiang prelegis en Afrika Pintkonferenco de MEF

(GMT+08:00) 2014-05-09 18:22:25     Redaktoro:肖恒刚

Ĵaŭde antaŭtagmeze en Abuĝo ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la plenan kunvenon de la Afrika Pintkonferenco de la 24a Monda Ekonomia Forumo (MEF) kaj faris la prelegon "kune puŝi la disvolviĝon de Afriko al nova nivelo".

Li diris, ke por realigi inkluzivan kreskon necesas disvolviĝi unue trafikaj bazaj instalaĵoj. Ĉinio volas kunlabori kun Afriko en konstruado de afrikaj retoj de altrapida fervojo, aŭtovojo kaj aviado por akceli kunligon de la afrika kontinento, kaj volas liveri al Afriko subtenojn de financo, homaj resursoj kaj tekniko kaj senrezerve dividi kun afrikaj landoj avantaĝajn teknikojn kaj administrajn spertojn. La ĉinaj helpoj al Afriko ne havas ian ajn politikan kondiĉon, nek intervenas en ĝiajn internajn politikojn, nek trudas al ĝi malfacilajn postulojn, sed estos vastigitaj kaj bonigitaj laŭ la eblo.

Li diris, ke Ĉinio okupas la duan lokon de la mondo laŭ la ekonomia agregato, tamen ĝi ankoraŭ estas la plej granda evoluanta lando. Ĉinio pli atentas la kvaliton kaj efikon de la ekonomia kresko kaj faras la kreskon pli inkluziva kaj daŭripova. Ĉinio estas memfida kaj kapabla por atingi destinitan celon de la jara kresko kaj subteni rapidan kreskon en sufiĉe longa tempo.

Prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab kaj niĝeria prezidento Goodluck Jonathan faris parolojn. Ili pozitive taksis la ĉinan politikon pri Afriko kaj la kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko, asertante, ke Ĉinio faris pozitivan kontribuon al la disvolviĝo de Afriko kaj la tuta mondo; la Monda Ekonomia Forumo kaj afrikaj landoj volas plu fortigi kunlaboron kun Ĉinio kaj kune akceli inkluzivan kreskon kaj daŭripovan disvolviĝon de Afriko kaj la tuta mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto