Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Majo 09)

(GMT+08:00) 2014-05-09 13:37:16     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Karolina kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Lastsabate afgana prezidento Hamid Karzai deklaris, ke dimanĉe estos la tago de nacia funebro pri mortintoj en la terlavango, kiu okazis tiutage en la vilaĝo Aab Barik de la nordorienta provinco Badakshan kaj enterigis preskaŭ trionon da domoj en la regiono. Naweed Forotan, proparolanto de provincestro, diris, ke kelkajn horojn antaŭ la terlavango en la vilaĝo okazis malgranda terglitiĝo, kaj kiam la vilaĝanoj serĉis siajn posedaĵojn kaj brutojn el ruboj, subite falis parto de la apuda monto. Li diris, ke multaj domoj estis enterigitaj, kaj pli ol 2 100 homoj malaperis. La loka registaro kredas, ke neniu el ili povas supervivi, ĉar ili estas kovritaj de enorma kvanto da tero. Pro timo de refoja terlavango la loka registaro evakuis pli ol 700 familiojn, kaj multaj el ili tranoktis sub la libera ĉielo pro manko de tendoj.

Merkrede armeaj trupoj de la ukraina instanco renkontis reziston de Rusio-favoraj milicanoj, kiam ili intencis eniri la urban centron de Slavjansko. Rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke por krei necesajn kondiĉojn por dialogo kun la ukraina instanco, li urĝas subtenantojn de federaciismo prokrasti la plebisciton pri la regiona statuso, kiu okazos laŭ plano en la 11a de majo. Li asertis, ke Rusio jam retiris siajn trupojn el la regiono ĉe la landlimo kun Ukrainio. Konsilisto de la ukraina ministerio de internaj aferoj diris, ke la ukraina instanco kaptis defendan ministron de la "Popola Respubliko de Donecko" Igor Kakidzyanov. Tiutage li kaj kelkaj Rusio-favoraj milicanoj atakis aŭton de soldatoj de polica bataliono, kaj la milicanoj maŝinpafis la aŭton per la aŭtomataj fusiloj AK-47. Putin diris, ke solvado de enlanda politika konflikto per armitaj fortoj ne estas la plej bona maniero por solvi ĉian internan diverĝon, sed male, tio nur akrigas la splitiĝon. Li ankaŭ neis partoprenon de Rusio en la ukraina konflikto, kaj asertis, ke Rusio jam retiris siajn trupojn el la landlima regiono.

Merkrede la Konstitucia Kortumo de Tajlando eldiris definitivan verdikton pri la kazo de ĉefministro Yingluck Shinawatra, akuzita pri misuzo de povo dum la transpostenigo de ĝenerala sekretario de la Nacia Sekureca Konsilio en la jaro 2011. Ŝi kaj aliaj naŭ membroj de la transira kabineto estis senigitaj je la ofico pro malobservo de la konstitucio. Poste la transira kabineto okazigis specialan kunvenon kaj decidis, ke nuna komerca ministro Niwatthamrong Boonsongpaisarn transprenu la ĉefministrecon. La kortumo opiniis, ke la ago de Yingluck transpostenigi ĝeneralan sekretarion de la Nacia Sekureca Konsilio al konsilisto de ĉefministro malobeis la sistemon de registaraj funkciuloj, kaj krome, ŝi estis akuzita pri misuzo de povo por propraj interesoj kaj interesoj de la partio. Karaj aŭskultantoj, finiĝis hodiaŭa programero, dankon por via aŭskulto kaj ĝis la venonta vendredo!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto