Vizitu Forumon

Xi Jinping kaj Berdymukhamedov kune ĉeestis ĉevalfestivalon

(GMT+08:00) 2014-05-13 16:00:48     Redaktoro:Yu Rongkang

Lunde vespere en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping kaj turkmena prezidento Gurbanguly Berdymukhamedov kune ĉeestis la inaŭguran ceremonion de la Speciala Konferenco de la Internacia Asocio de Akhal-Teke-Ĉevaloj kaj la Ĉina Ĉeval-Ferstivalo.

Xi Jinping rimarkigis, ke ĉevaloj okupas gravan pozicion en la ĉina kulturo, kaj la ĉina ĉeval-kulturo havas tre longan historion; nun la ĉina popolo strebas por realigi la ĉinan revon de granda rejuniĝo de la nacio.

Berdymukhamedov asertis en sia parolo, ke Akhal-Teke-ĉevalo estas la nacia terezoro de Turkmenio; ili fariĝis anekdotoj en la longperioda komunikado inter Turkmenio kaj Ĉinio kaj estas ŝatataj de la ĉina popolo. Li diris, ke li kredas, ke la Speciala Konferenco de Internacia Asocio de Akhal-Teke-Ĉevaloj kaj ĉi-rilataj aranĝoj povas akceli la interkomprenon kaj amikecon inter la dulandaj popoloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto