Vizitu Forumon

Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun speciala delegito de usona prezidento

(GMT+08:00) 2014-05-14 17:31:49     Redaktoro:Shanshan

Posttagmeze de la 13a de majo en la Granda Popola Halo ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun Jacob Lew, financa sekretario de Usono, speciala delegito de prezidento Obama.

Li Keqiang diris, ke bonaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas tre gravaj ne nur por la du landoj, sed ankaŭ por la tuta mondo. Tio servas por akceli tutmondan ekonomian revigliĝon kaj konservi mondan pacon kaj stabilecon.

Jacob Lew diris, ke en la lastaj jaroj pro la komuna klopodo, la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio senĉese profundiĝis kaj fortiĝis. La reformado de Ĉinio estas inspira kaj la evoluo de Ĉinio servas por akceli ekonomian kreskon de Usono kaj la mondo. Usono esperas, ke Ĉinio akiros pli grandan atingon. Ĝi volas intimigi kunlaborojn kun Ĉinio por sukcesigi la novan strategian kaj ekonomian dialogon inter la du landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto