Vizitu Forumon

Mortis 282 homoj en la karbomineja akcidento en Turkio

(GMT+08:00) 2014-05-15 15:52:35     Redaktoro:肖恒刚

Marde vespere okazis eksplodo kaj brulego en unu karbominejo en la regiono Soma de la provinco Manisa, okcidenta Turkio, mortis 282 homoj kaj vundiĝis pli ol 80.

Ĵaŭde turka ministro pri energio Taner Yildiz publikigis la plej freŝajn informojn, ke en la karbomineja akcidento mortis 282 homoj kaj vundiĝis pli ol 80.

Post la akcidento, la ĉefministrejo de Turkio anoncis, ke ekde mardo tri sinsekvaj tagoj estu naciaj funebraj tagoj de la lando, kaj la nacia flago estu duonhisita en la tuta lando kaj en ĝiaj institucioj en fremdaj landoj. Krom necesaj oficialaj aranĝoj, estos nuligitaj ĉiuj aliaj celebroj de la Junulara Sportfestivalo de Turkio en la 19a de tiu ĉi monato. Krome por funebri viktimojn la turka religia administracio deklaris, ke ĉiuj moskeoj okazigu ceremoniojn de recitado de Korano.

Laŭ plej freŝa anonco de la turka prezidentejo, prezidento Abudllah Gul nuligis sian planitan viziton al Ĉinio inter la 16a kaj la 21a de tiu ĉi monato. Kaj li veturos al la okazejo antaŭ la 15a de tiu ĉi monato.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto