Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Majo 16)

(GMT+08:00) 2014-05-16 15:04:49     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de gravaj okazaĵoj!

Donecko kaj Luhansko en orienta Ukrainio lunde respektive deklaris, ke laŭ rezultoj de referendumoj ili sendependiĝos disde Ukrainio. Catherine Ashton, supera reprezentanto de EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko asertis, ke ministroj pri eksteraj aferoj el membroŝtatoj de EU unuanime konsentas fortigi sankciojn kontraŭ Rusio.

La du ukrainaj ŝtatoj lunde publikigis rezultojn de la referendumoj. Roman Lyagin, prezidanto de la centra elekt-komitato de Donecko, diris, ke ĉirkaŭ 2,3 milionoj da elektantoj partoprenis en la referendumo, kaj 89,07% da voĉoj subtenas sendependiĝon de Donecko. Poste Denis Pushilin, prezidanto de la provizora registaro de Donecko, deklaris, ke Donecko fariĝos suverena ŝtato ekde la 12a de majo laŭ rezulto de la referendumo, kaj petas la Rusan Federacion konsideri kaj ekzameni la aferon pri membriĝo de Donecko.

La saman tagon ŝtatestro de Luhansko anoncis, ke laŭ rezulto de la referendumo Luhansko sendependiĝos disde Ukrainio kaj petos la agnoskon de Unuiĝintaj Nacioj kaj la internacia komunumo.

Lunde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping intertraktis kun sia turkmena kolego Gurbanguly Berdymukhamedov. La du ŝtatestroj alte taksis atingojn de la strategia partnereco inter Ĉinio kaj Turkmenio, planis la sekvan disvolvadon kaj venis en akordon pri multaj temoj. Ili decidis daŭrigi la amikecon kaj kunlaboron, subteni intimajn kontaktojn kaj akceli longperiodan sanan kaj stabilan disvolvadon de la rilatoj por realigi komunan evoluigon kaj prosperon.

La du ŝtatestroj subskribis Traktaton pri la Amikeco kaj Kunlaboro inter Ĉinio kaj Turkmenio, Komunan Deklaron de Ĉinio kaj Turkmenio pri Disvolvado kaj Profundigo de Strategia Partnereco, kaj deklaron pri adopto de la Plano pri Disvovado de la Strategia Partnereco inter Ĉinio kaj Turkmenio por Periodo de 2014 ĝis 2018, kaj kune ĉeestis subskribon de dokumentoj pri duflankaj kunlaboroj en naturgaso, agrikulturo, trafiko, financo, kulturo kaj aliaj kampoj.

Poste ili kune renkontiĝis kun raportistoj. Xi Jinping asertis, ke la konstruado de la ĉina-turkmena strategia partnereco konformas al la postuloj de disvolvado de la duflankaj rilatoj, eligas grandan potencialon de la kunlaboro kaj malfermas novan eraon de la duflankaj rilatoj.

Marde okazis eksplodo kaj brulego en unu karbominejo en la regiono Soma de la provinco Manisa, okcidenta Turkio. La akcidento rezultigis morton de 282 homoj kaj vundiĝon de pli ol 80. Krome, dekoj da homoj restas enfermitaj en la ŝakto. La grava akcidento estigis protestojn kaj strikojn en kelkaj urboj de la lando.

Karaj amikoj, finiĝis hodiaŭa programero, dankon por via aŭskulto kaj ĝis la venonta vendredo!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto