Vizitu Forumon

Serba viro povanta rezisti al tensio de megavolto

(GMT+08:00) 2014-05-19 15:40:46     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 12a de majo, serba 56-jara viro Biba Struja havas superpovon: li povas ne nur rezisti al atako de megavolta tensio, sed eĉ rezervi en si elektron por rosti kolbason per nudaj manoj. Lin oni nomas "homa pilo".

Struja simple estas homa konduktanto, ĉar li povas rezisti al alttensia kurento, kiu sufiĉas pereigi iun ajn homon. Li jam ellernis kiel utiligi sian povon, ekzemple, rezervi elektron, kiel pilo, por rosti kolbason per nudaj manoj. Struja estas fama homo en Serbujo. Oni testis en brita televido, ke li povas rezisti al bato de megavolta tensio.

Struja diris: "En mia juneco mi unuan fojon trovis mian tian povon. Tiam mi senatente eltiris kablon el grundo, la alttensia kurento devus min mortigi, tamen la afero ne okazis. Mi ne scias, ĉu tiu povo estas donita de Dio, sed ĉiu el ni havas ian naturdoton; eble la mia kuŝas ĝuste en tio." Sevage, kunlaboristo de Struja, aldonis: "Tiam ni traktis alttensian kablon. Mi, ekbatite de alttensia kurento, forlasis la kablon, sed al Struja okazis nenio. Tio estas nekomprenebla."

De kiam Struja trovis sian superpovon, li komencis perlabori per prezentado de akrobataĵo kaj liverado de elektroterapio. Kvankam la superpovo de Struja estas tre utila al la tuta familio, tamen ĝi ankaŭ difektas lian sanon: liaj ungoj jam brule karbiĝis, liaj haroj kaj okulharoj jam ne plu ekzistas. Kiam li naskiĝis, li ne havis ŝvitglandon, tio – laŭ opinio de kuracisto – eble estas la kaŭzo, per kiu li povas rezisti al bato de alttensia kurento.

Elektrofakulo Goran Marjanovic diris: "En la korpo de Struja estas aparta povo. En lia haŭto konserviĝas ne tro da akvo, kaj tial li povas tuŝi elektran draton. Tio, por ordinaraj homoj, estas tre danĝera."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto