Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Majo 23)

(GMT+08:00) 2014-05-23 17:55:40     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Merkrede en Ŝanhajo fermiĝis la 4a Pintkunveno de Konferenco pri Interago kaj Fid-Konstruaj Rimedoj en Azio. Ĝin ĉeestis gvidantoj aŭ reprezentantoj de 47 landoj kaj internaciaj organizoj. Kiel la plej influa regiona sekureca forumo la pintkunveno adoptis la Ŝanhajan Deklaracion. Membroj de Konferenco pri Interago kaj Fid-Konstruaj Rimedoj en Azio rekomendas en la deklaracio la azian sekurecan koncepton komunan, ĉionampleksan, kunlaboran kaj daŭripovan. Ili emfazas respekton al la suvereneco de ĉiuj aziaj landoj por komuna disvolvado kaj progreso kaj promesas klopodon por krei sekuran medion enradikiĝintan en la korojn de la aziaj popoloj.

En gazetara konferenco post la pintkunveno ĉina prezidanto Xi Jinping konigis atingojn de la kunveno. Li asertis, ke por efike trakti kompleksajn sekurecajn defiojn ĉiuj landoj devas forlasi la malnovan sekurecan koncepton kaj rekomendi la azian sekurecan koncepton komunan, ĉionampleksan, kunlaboran kaj daŭripovan, konstrui apertan, egalan kaj travideblan sekurecan strukturon, kaj malfermi la sekurecan vojon kunkonstruatan, kundivideblan kaj kungajnan.

Xi Jinping emfazis, ke la konferenco havas avantaĝojn kaj realan bazon por akceli dialogon inter malsamaj civilizacioj kaj devas ludi pli grandan rolon por la azia sekureco. Li diris, ke Ĉinio plenumos siajn devojn kiel prezidanto-lando de la konferenco kaj klopodos kune kun ĉiuj membroj de la konferenco por akceli fidon kaj dialogon inter aziaj landoj.

Ĉinio kaj Rusio merkrede subskribis longe atenditan naturgasan transakcion en Ŝanhajo, finante la dekjaran intertraktadon pri naturgasa provizado inter la du najbaroj. Du dokumentoj, Aĉet-Venda Kontrakto de Ĉinio kaj Rusio pri Orient-Pipelina Naturgasa Projekto kaj Memorando, estis subskribitaj en ceremonio kun la ĉeesto de ĉina kaj rusa ŝtatestroj.

En septembro 2013 la Ĉina Nacia Petrola Korporacio subskribis kadran interkonsenton kun la rusa firmao Gazprom, la plej granda naturgasa kompanio en la mondo, sed diverĝoj en la prezo restigis la kontrakton nesubskribita ĝis merkredo. Laŭ la kontrakto la orienta pipelino ĉiujare provizos Ĉinion per 38 miliardoj da kubaj metroj da natura gaso ekde 2018.

Okazis ĉenaj bombatakoj en Jos, meza Niĝerio. Du eksplodoj mortigis almenaŭ 118 homojn. Tamen neniu organizo deklaris respondecon pri la atakoj. En tiu tago la niĝeria parlamento adoptis la decidon longigi je duonjaro la urĝan staton en la nordorienta regiono.

La du sinsekvaj atakoj okazis posttagmeze respektive en iu bazaro kaj hospitalo en la urbo Jos. La atakoj estis direktitaj evidente al civiluloj. Laŭ la Nacia Agentejo de Kriza Traktado, en la eksplodoj mortis almenaŭ 118 homoj, plejparte virinoj kaj infanoj. La nombro de mortintoj eble pliiĝos, ĉar oni ankoraŭ ne povis plene ordigi la ruinojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto