Vizitu Forumon

Kviete finiĝis la prezidenta elektado de Ukrainio

(GMT+08:00) 2014-05-26 18:05:58     Redaktoro:肖恒刚

Dimanĉe kviete finiĝis baloto de la prezidenta elektado de Ukrainio. Laŭ rezulto de opinisondo, la kandidato Petro Poroshenko jam akiris pli ol 50% da voĉoj, kaj per tio li gajnos la elektadon.

Post la baloto ĝenerala prokurorejo de Ukrainio anoncis, ke krom la du orientaj ŝtatoj Donecko kaj Luhansko, kiuj jam deklaris sendependecon, aliaj lokoj de la tuta lando finis la baloton en kvieta atmosfero. Pro la malhelpoj de milicanoj la baloto ne povis normale funkcii en multaj lokoj de la du ŝtatoj.

En la sama tago gvidanto de la Donecka Popola Respubliko Denis Pushilin anoncis, ke la Donecka Popola Respubliko kaj la Luhanska Popola Respubliko jam subskribis la komunan deklaron pri establo de la unio de popolaj respublikoj kaj aprobis fondon de la unia parlamento. Alia gvidanto de la Donecka Popola Respubliko Pavel Gubarev diris, ke ili ne agnoskos la novan prezidenton kaj la novan parlamenton de Ukrainio, naskitajn per baloto, ĉar Donecko kaj Luhansko ambaŭ estas sendependaj landoj.

Post la baloto ukraina ministro pri justico Pavlo Petrenko diris, ke en la elektado ne aperis grandskala fraŭdo, kaj la elektado estas honesta, travidebla kaj demokrata, do la rezulto konformas al la leĝo. Prezidanto de la observista delegacio de Eŭropa Unio diris, ke la delegacio ne trovis seriozan fraŭdon dum la elektado. Li esperas, ke la ukraina registaro povos esti pli travidebla dum stastistiko de voĉoj kaj anonco de la rezulto.

Usona prezidento Barack Obama dimanĉe anoncis, ke Usono deziras kunlaboron kun la novaj prezidento kaj parlamento de Ukrainio por subteni al la lando fari politikan kaj ekonomian reformadon. Obama diris, ke la elektado estas grava paŝo de Ukrainio por konservi nacian unuecon kaj respondi al zorgoj kaj apelacioj de la popolo. Usono kunlaboros plu kun Ukrainio kaj aliaj partneroj por solvi la krizon en paca maniero.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto