Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Majo 30)

(GMT+08:00) 2014-05-30 17:45:44     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Lunde la Ĉina Interreta Mediata Esplorcentro publikigis raporton pri la tutmonda spionado de Usono. La raporto malkaŝas la spionadon de Usono super aliaj landoj, asertante, ke la usona konduto devas esti kondamnata de la tuta mondo, kaj urĝante Usonon fari klarigon pri siaj agoj.

La raporto rimarkigas, ke koncernaj institucioj de Usono delonge kontrolas kaj regas aplikatajn poŝtelefonajn programojn por akiri personajn datenojn. Ili enŝteliĝis en komunikajn retojn inter datencentroj de Google kaj Yahoo en diversaj landoj kaj ŝtelis informojn de cent milionoj da uzantoj. La raporto montras, ke dum pli ol dek jaroj Usono spionis poŝtelefonan komunikon de nuna germana ĉefministro Angela Merkel, kaj lanĉis grandskalan retan atakon kontraŭ Ĉinio, kaj ĉinaj gvidantoj kaj la firmao Huawei estis enlistigitaj kiel la objektivoj.

Koncernaj departementoj de Ĉinio konfirmis, ke Usono delonge kontrolis, atakis kaj invadis komunikajn retojn de registaraj organoj, institucioj, entreprenoj kaj universitatoj de Ĉinio. La spionado tuŝas ŝtatgvidantojn, ordinarajn homojn kaj poŝtelefonajn uzantojn de Ĉinio.

Marde la Centra Elekt-Komitato de Ukrainio publikigis en sia retpaĝaro donitaĵojn, ke laŭ statistiko de 97,08% da balotiloj, miliardulo Petro Poroshenko akiris 54,5% da voĉoj, kaj estas certe, ke li estos elektita kiel prezidento. La saman tagon en la orienta urbo Donecko okazis intensa batalo inter trupoj de la ukraina instanco kaj la ribeluloj, kaj mortis multaj homoj. Gennady Seleznev, proparolanto de la speciala agado en orienta Ukrainio, faris ultimaton al la ribeluloj, ke se ili ne kapitulacos, ili estos eliminitaj per altprecizaj armiloj. Li ankaŭ asertis, ke ukrainaj trupoj ne batalos kontraŭ civiluloj nek permesos vundi civilulojn dum la elimino de ribeluloj. Marde nokte en Bruselo gvidantoj de membrolandoj de Eŭropa Unio deklaris, ke ili esperas, ke Rusio kunlaboros kun nove elektita prezidento de Ukrainio.

Narendra Modi, nove elektita barata ĉefministro kaj gvidanto de la partio Baharatiya Janata, ĵuris enoficiĝon lunde en Nov-Delhio. Tio markis fondiĝon de la nova barata registaro sub la gvidado de la partio Baharatiya Janata. Pakistana ĉefministro Nawaz Sharif ĉeestis la enoficiĝan ceremonion. Estis la unua fojo de post la sendependiĝo de la du landoj en 1947, ke unu el la du landoj invitis ĉefministron de la alia ĉeesti enoficiĝan ceremonion de ĉefministro. Sharif asertis, ke tio estas bona ŝanco por malfermi novan paĝon de la rilatoj inter la du landoj. Sub la ĉeesto de miloj da gastoj Modi fariĝis la 15a ĉefministro en la historio de la Barata Respubliko. Estas menciinde, ke ŝtatgvidantoj aŭ reprezentantoj de ĉiuj membrolandoj de la Sud-Azia Asocio por Regiona Kunlaboro ĉeestis la enoficiĝan ceremonion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto