Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Malajzio celebras 40an datrevenon de establiĝo de diplomatiaj rilatoj

(GMT+08:00) 2014-06-01 16:40:51     Redaktoro:Lina

La 31an de majo en la Granda Halo de la Popolo en Pekino, Ĉinio, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj malajzia ĉefministro Najib Tun Razak ĉeestis al granda ceremonio, kiu celebras la 40an datrevenon de establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Malajzio.

Ĉefministro Li Keqiang montris en sia parolo, ke en la lastaj 40 jaroj la dulandaj rilatoj suriris sur la orbiton de amplekso, stabilo kaj pragmato. Li montris ankaŭ, ke senĉese fortiĝas la politika fido, pliiĝas personara interŝanĝo kaj la duflanka komerca sumo jam superis 100 miliardojn da usonaj dolaroj.

Ĉefministro Najib Tun Razak diris, ke sub la komuna klopodo en la pasintaj 40 jaroj, la duflanka kunlaboro estis fruktoplena kaj la dulandaj popoloj profitis el la kunlaboro. Li diris ankaŭ, ke Malajzio profunde doloras pro la afero de MH370 kaj dankas pro la granda subteno de la ĉina registaro en traktado de la afero.

En la sama tago, la dulandaj gvidantoj reciprokis gratulojn okaze de la 40a datreveno.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto