Vizitu Forumon

Universitata diplomo post 75 jaroj

(GMT+08:00) 2014-06-09 09:19:44     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la Aŭstralia Novaĵa Reto en la 27a de majo, Jesse White, 99-jara maljunulino el la urbo Bangor en la ŝtato Majno, Usono, post 75 jaroj, finfine ricevis sian universitatan diplomon. Ĝi venis tiel malfrue, pro tio, ke ŝi ŝuldis kvin dolarojn al la kolegio, en kiu junece ŝi studis.

En la juneco Jesse White suferis poliomjeliton, tamen ŝi ankoraŭ ĉiutage piediris al la kolegio Beal en la urbo Bangor. Tie ŝi lernis stenografion kaj kontadon. Jesse White devus esti diplomita en 1939, tamen pro tio, ke ŝi ŝuldis al la kolegio kvin dolarojn je kajeroj, ŝi ne ricevis universitatan rangon.

Sed nun, post 75 jaroj, Jesse White finfine ricevis la universitatan rangon en speciala ceremonio. Ŝi diris: "Tio estas bonega. Mi ege ĝojas. Se sen ĝi, mia vivo estus ne perfekta."

Pro manko de universitata diplomo Jesse White havis plenan bedaŭron en la koro. Lastatempe ŝi konfidencis la aferon al sia amikino. Tiu kontaktiĝis kun Alan Stehle, la direktoro de la kolegio Beal. Alan Stehle ne nur nuligis la ŝuldon de Jesse White, sed eĉ persone prezidis la specialan ceremonion por doni al ŝi diplomon.

Kvankam sen diplomo, tamen Jesse White, post la eliro el la kolegio, fariĝis kontistino, kaj krome, memlernis kudradon kaj kuiradon. Ŝi diris: "Oni lernu ĝis la fino de vivo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto