Vizitu Forumon

"Morta Ludo"

(GMT+08:00) 2014-06-16 15:57:56     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 2a de junio, en la ĉefurbo Laknaŭo de la ŝtato Utarpradeŝo, Barato, leviĝis speco de "morta ludo" inter adolestantoj: tiuj kuregas antaŭ tre rapida trajno sur fervojo de ponto, ĝis antaŭ kelkaj sekundoj, kiam la trajno kun ili baldaŭ kunpuŝiĝos, ili desaltas de la fervojo en riveron.

Ĉiutagmeze tiuj adoleskantoj kolektiĝas sur la fervoja ponto Daliganj, tiam la temperaturo estas 45 gradojn plej alta. Kiam trajno alproksimiĝas, ili laŭ la fervojo kuregas, ĝis la lasta momento, kiam la trajno ilin baldaŭ tuŝas, ili desaltas de la ponto senbalustrada en akvon de rivero.

Tiuj junuletoj faras sur reloj multajn terurajn ludojn, ekzemple, kiu estos la lasta homo desaltanta en akvon. Ili suferas ne sole de alta temperaturo, eventuala rulpremo de rapida trajno, salto de alta ponto, sed ankaŭ de la persekutado de lokaj policanoj, kio okazas en iu ajn momento.

Mukesh Kumar, 18-jaraĝa, unu el la ludantoj, diras: "Ĉiusomere ni faras tian ludon. Ĝi estas tre amuza. Estas enuige nur distriĝi en rivero. Foje ni vetas per tio: kiu povas sin teni ĝis la lasta momento de salto en akvon, nome, kiu povas sin teni ĝis trajno plej alproksimiĝas."

Lokaj policanoj penas peli la adoleskantojn de la ponto, sed por ili estas tre malfacile malhelpi la frenezaĵon de tiuj knaboj. Unu el la adoleskantoj diras: "Kiam policanoj venas, ni saltas en akvon; ili ne povas kapti nin, ĉar ĉiufoje ni kuras pli rapide ol policanoj. Ĉiutage, kiam la temperaturo estas la plej alta, la reloj iĝas tre varmaj. Kiam ni venas, ĉi tie apenaŭ estas homoj."

Kvankam la "morta ludo" estas tre danĝera, tamen tiuj knaboj asertas, ke neniu el ili vundiĝis en la ludo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto