Vizitu Forumon

Li Keqiang atingis Londonon por oficiala vizito al Britio

(GMT+08:00) 2014-06-17 17:52:50     Redaktoro:肖恒刚

Lunde posttagmeze ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis flughavenon Heathrow en Londono kaj komencis la oficialan viziton al Britio, invitite de brita ĉefministro David Cameron.

Li Keqiang diris, ke ĉi-jare estas la 10a datreveno de establo de la plenampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Britio, kaj tio estas grava oportuno por plua disvolvado de la dulandaj rilatoj. Li diris, ke li atendas profundan interŝanĝon de opinioj pri kune atentataj problemoj de la du flankoj kun britaj gvidantoj por plani novan linion, ebenigi novan vojon kaj aldoni novan energion por ke la rilatoj pli rapide antaŭeniru en la nova jardeko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto