Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (junio 20)

(GMT+08:00) 2014-06-20 14:08:17     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Lastatempe la pakistana armeo komencis militan operacon por ekstermi militemulojn en la triba regiono de Nord-Waziristan. Lunde loka mediato raportis, ke pli ol cent militemuloj estis mortigitaj. La Pakistana Talibano minacis, ke ĝi faros reprezaliojn, kaj avertis, ke fremdlandaj firmaoj iru el Pakistano, alie ili prenos sur sin la respondecon por ĉiuj gravaj sekvoj.

Frumatene de tiu tago la pakistana armeo aeratakis la triban regionon Shawal en Nord-Waziristan kaj mortigis 13 militemulojn, inkluzive de 6 uzbekoj. Pli frue en tiu tago 7 militemuloj estis mortigitaj en alia aeratako. Departemento de la pakistana armeo pri publikaj rilatoj anoncis, ke en la lunda agado 9 soldatoj suferis bombatakon en regiono ĉe la landlimo kun Afganio kaj 6 el ili mortis. La armeo konfirmis, ke en la lastaj du tagoj ili pafmortigis preskaŭ 200 militemulojn kaj detruis 6 fortikaĵojn de armitaj organizoj en Nord-Waziristan.

Lunde matene je la 10a horo Rusio komencis al Ukrainio la sistemon de antaŭpago, ĉar ĝi ankoraŭ ne ricevis la pagon de Ukrainio por naturgaso. Poste Ukrainio konfirmis, ke Rusio jam nuligis la naturgasan provizon al ĝi kaj konservas nur la provizon al Eŭropo tra la ukraina teritorio. Ukraina ĉefministro Arseniy Yatsenyuk marde diris, ke la eraroj de Rusio malsukcesigis la naturgasan traktadon, kaj Ukrainio ne konsentas pri la prezo proponita de Rusio, kvankam ĝi estas ĉe la rando de ekonomia abismo. Li asertis, ke Rusio proponis la novan prezon kaj mekanismon de naturgasa provizado kun la intenco detrui la ukrainan ekonomion, kaj Ukrainio apelacios al la Stokholma Internacia Kortumo de Arbitracio, postulante, ke Rusio liveru naturgason je la interkonsentita prezo de 268 usonaj dolaroj po mil kubaj metroj kaj repagu al ĝi 6 miliardojn da usonaj dolaroj, superpagitajn ekde 2010. Alexei Pushkov, prezidanto de la Komitato de Eksterlandaj Aferoj sub la rusa Dumao, opiniis, ke estas Yatsenyuk, kiu detruis la naturgasan traktadon kaj puŝis la ukrainan ekonomion al la abismo.

Fronte al la kriza situacio la iraka registaro oficiale petis Usonon lanĉi aeratakon al la irakaj ribeluloj. Marde irana prezidento Hassan Rohani diris, ke Irano plenforte subtenos batalon de Irako kontraŭ ekstremismaj organizoj. Frumatene de tiu tago membroj de la organizo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant komencis sturmon al la petrola rafinejo Baiji. Post intensa batalo ili ekregis 75% da areo de la rafinejo, inkluzive de la rafinaj instalaĵoj kaj administra centro. Ali Moussaoui, mediata konsilisto de iraka ĉefministro, malkaŝis, ke la iraka registaro sendis al Usono oficialan peton, esperante, ke la usona armeo lanĉu aeratakon al la ribeluloj en Irako. Martin Dempsey, la plej alta komandanto de la usona armeo, konfirmis, ke Usono jam ricevis peton de la iraka registaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto