Vizitu Forumon

Kaŝita Mono

(GMT+08:00) 2014-06-23 11:39:38     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ la raporto de la brita ĵurnalo Daily Telegraph en la 17a de junio, la fama usona riĉulo de "kaŝita mono" lastatempe proklamis, ke li en la sekvanta semajno transveturos Londonon kaj tie dise kaŝos 20 kovertojn kun po centpunda bileto. En Londono eble ondos granda entuziasmo serĉi "trezoron".

La riĉulo komencis sian anoniman kaŝadon de mono en Usono. Li metis monbileton en koverton, kaŝis la koverton ie en urbo, ekzemple en Los-Anĝeleso, Ĉikago aŭ Nov-Jorko, fotis la lokon, kie kaŝiĝis koverto kun monbileto, kaj fine publikigis la indikaĵojn fotajn kaj vortajn en la konto de Tweitter: "Kaŝita Mono". La monbiletoj valoris en po 20 ĝis 100 usonaj dolaroj. Kaj lia unika postulo estis tio, ke sukcesa trovinto de monbileto alŝutu kunfoton de si mem kaj la monbileto. Ĝis nun la riĉulo jam dissendis biletojn kun valoro je kelkaj dekmiloj da usonaj dolaroj, kaj la konto de Twitter estas atentitaj de pli ol 500 mil uzantoj.

En la antaŭa semajno la identeco de tiu ĉi mistera riĉulo estis malkovrita. "Li" ne estas unu homo, sed kelkaj, tio estas, 43-jara bien-investisto Jason Buzi el la ŝtato Kalifornio, Usono, kaj liaj riĉaj amikoj. Lastatempe Jason Buzi proklamis, ke ili veturos al Londono, Britio. En iu granda parko ĉe la centro de Londono ili kaŝos 20 kovertojn kun po centpunda bileto, poste publikigos la indikaĵojn en la konto de Twitter. Same kiel antaŭe, ili ankaŭ postulos, ke tiuj sukcesintoj alŝutu la kunfoton de si mem kaj la monbileto.

Jason Buzi asertis, ke la agado de "kaŝita mono" celas repagi al la socio. Li diris, ke li emociiĝis ne sole de la akceptindeco de la agado, sed ankaŭ de la malavareco de homoj. Multaj donacis sian trovitan bileton al filantropa institucio, kaj iuj uzis tiun monon por ia bono, ekz. aĉeti por iu tagmezan manĝaĵon.

Jason Buzi kaj liaj amikoj esperas, ke tiu ĉi agado povos furori tra la tuta mondo; krom Londono, ankaŭ Parizo, Madrido fariĝos cellokoj de "kaŝita mono".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto