Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Junio 28)

(GMT+08:00) 2014-06-27 18:12:26     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan bonvenigas vin al la programero Fokusoj de la Semajno. Bonvole aŭskultu nian resumon pri lasttempaj okazaĵoj!

Eŭropa Unio lunde anoncis, ke ĝi suspendos oficialan kontakton kun Tajlando, ĝi kaj la membroŝtatoj ne subskribos Interkonsenton pri Partnereco kaj Kunlaboro kun Tajlando ĝis enoficiĝos elektita registaro de la lando. Tiutage en Luksemburgo Konsilio de EU pri Eksteraj Aferoj faris deklaron, asertante, ke estas longtempa kaj solida kunlaboro inter EU kaj Tajlando en komerco, turismo, investo, kulturo kaj interhomaj interŝanĝoj, tial EU atenteme observas disvolviĝon de la situacio en Tajlando. La deklaro alvokas, ke la tajlanda armeo tuj rekonstruu leĝan demokratian procezon kaj konstitucion per fidinda kaj inkluziva elektado, kaj ke ĉiuj koncernaj politikaj partioj de la lando sin detenu. Krome EU urĝas la armeon liberigi ĉiujn politikajn enprizonigitojn kaj nuligi cenzuradon.

Dimanĉe la israela armeo lanĉis operacon kontraŭ Sirio, kaj kelkaj siriaj soldatoj mortis. La israela armeo diris, ke ĝi lanĉis la operacon por venĝi knabon, kiu mortis la antaŭan tagon en atako de Sirio. Matene de tiu tago Israelo komencis precizan baton al 9 objektivoj en Sirio. La israela armeo diris, ke ĝi uzis fotoelektrogvidajn misilojn kaj sendis aviadilojn por preciza bato al militaj objektivoj en Sirio. Tri siriaj soldatoj mortis, kaj dek vundiĝis. Tamen homrajta grupo en Sirio diris, ke la israela atako mortigis almenaŭ 10 siriajn soldatojn. Laŭ la israela armeo, ĝi lanĉis la operacon por venĝi knabon, kiu mortis la antaŭan tagon en misila atako de Sirio. Lastan sabaton laŭ la loka tempo unu misilo pafita de Sirio trafis kamionon sur Golan-altaĵo sub la regado de Israelo, unu knabo mortis, kaj tri aliaj vundiĝis.

Federacia Konsilio, supera ĉambro de la rusa parlamento, merkrede voĉdone decidis revoki la rezolucion pri rajtigo al milita interveno en Ukrainio. Tiutage la Federacia Konsilio aprobis per 153 voĉoj kontraŭ 1 la proponon faritan de prezidento Putin en la antaŭa tago. Viktor Ozerov, prezidanto de Defenda kaj Sekureca Komitato de la Federacia Konsilio, diris, ke ankoraŭ ne stabiliĝis la situacio en Ukrianio, tamen prezidento Putin faris la decidon, ĉar komenciĝis intertrakto en Ukrainio. Li diris, ke tio estas bonintenca, kaj ke Rusio esperas, ke la decido akcelos la intertrakton. En la sama tago franca prezidentejo publikigis bultenon, ke posttagmeze de tiu tago franca prezidento Francois Hollande kaj germana ĉefministro Angela Merkel telefone interparolis kun rusa prezidento Vladimir Putin kaj ukraina prezidento Petro Poroshenko, alvokante, ke ili kunlaboru, establu mekanismon de batalhalto kaj efike

regu la landlimon inter Rusio kaj Ukrainio subtenate de Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto