Vizitu Forumon

Ĉiliaj fanatikuloj arestitaj pro futbalo

(GMT+08:00) 2014-06-30 16:11:55     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la retejo de la usona ĵurnalo New York Daliy News en la 18a de junio, la matĉo inter la hispana teamo kaj la ĉilia en la grupo B kadre de la Brazila Monda Futbalpokalo 2014 okazis frumatene de la 19a de junio laŭ la pekina tempo en la stadiono Maracana. Sed ĝuste tiam, kiam la matĉo baldaŭ komenciĝos, ĉ. cent ĉiliaj futbalfanoj entrudiĝis, pro manko de enirbiletoj por aĉeto, en la informan centron Maracana. Nun la situacion jam regas la loka polico.

La entruduloj plejparte estis ĉiliaj junuloj. Ili, emociataj, laŭte kriis, disbatis la vitrajn pordojn kaj la provizoran ĉirkaŭmuron, kaj sin puŝis sur la koridoron al ŝtupaj vicoj de sidlokoj por la publiko. Laŭ raporto de raportisto de la usona informagentejo Associated Press, tiuj fanatikaj ĉiliaj futbalfanoj unue frakasis la provizoran septon ĉe angulo de la ĉambro, kaj poste forte faligis la metalajn ŝrankojn teren. Fine ili sin ĵetis en aliajn ĉambrojn por fari saman saboton.

La finalo okazos la 13an de julio ankaŭ en la stadiono Maracana, sed la sekureca situacio de la stadiono maltrankviligas. La loka polico ne povis tuj pritrakti tiun ĉi perfortan konduton, kaj nur post ĉ. dek kvin minutoj eksilentigis la tumulton. La gardisto Diego Goncalves diris: "Okaze de la akcidento, nur mi staris ĉe la gardistejo." Demandite, kiom da gardistoj devus esti, li esprimis sian opinion: almenaŭ dudek.

Sekve, la Internacia Federacio de Asocio Futbala (FIFA) kaj la organizantaro de la Brazila Monda Futbalpokalo difinis en sia deklaro la entrudon perforta evento. FIFA postulis aldonon de policofortoj por eviti similan aferon.

La nacia ĝenerala sekretario pri sekureco de Rio-de-Janejro asertis, ke okdek kvin futbalfanoj jam estis arestitaj; tiuj fanatikuloj, kiuj faris la tumulton, ne rigardis la matĉon laŭ sia volo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto