Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Julio 04)

(GMT+08:00) 2014-07-04 16:26:07     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Israelo trovis kadavrojn de tri perdiĝintaj junuloj lunde en unu artefarita kaverno proksima al la loko, kie ili perdiĝis antaŭ 18 tagoj. Tio tuj estigis aflikton kaj indignon de la tuta lando. La informa servo de Israelo opiniis, ke ili estis mortpafitaj nelonge post la forkapto, kaj la murdo devus esti planita antaŭ la forkapto. La forkaptantoj planis mortigi la tri junulojn kaj interŝanĝi interesojn kontraŭ la kadavroj. Tial en la pasintaj du semajnoj la forkaptantoj faris neniun postulon al la israela flanko. Israelo opiniis, ke la forkapto konformas al la agmaniero de Hamas. Ĉefministro Benjamin Netanyahu diris tiuvespere en urĝa kunveno de la sekureca kabineto, ke Israelo faros reprezaliojn kontraŭ Hamas. Prezidento Shimon Peres faris deklaron, emfazante, ke Israelo montros pli firman decidemon por bati terorismon.

Marde matene la retejo de ukraina prezidento publikigis la novaĵon, ke prezidento Petro Poroshenko oficiale anoncis, ke la instanco ne longigos plu la batalhalton, kaj la registaraj trupoj lanĉos atakon al la ribeluloj en orienta Ukrainio. Dimanĉe vespere Poroshenko kunvokis kunvenon de la Defenda Komisiono. Li diskutis kun respondeculoj de la registaro kaj la sekureca departemento pri la situacio en sudorienta Ukiranio kaj pri la ebleco pluvalidigi la interkonsenton pri batalhalto. Li anoncis post la kunveno, ke li, la plej alta gvidanto de Ukrainio, decidas ne plu longigi la batalhalton. Li emfazis, ke necesas ne nur milita defendo, sed ankaŭ milita atako, por protekti la teritorian integrecon de Ukrainio, kaj ke la registaraj trupoj estas pretaj lanĉi atakon al la ribeluloj en orienta Ukrainio, kaj ne-pluvalidigo de la interkonsento estas la respondo al "teroristoj". Tamen li aldonis, ke la instanco estas preta rekomenci la interkonsenton en iu ajn momento, kaj la premiso estas, ke ĉiuj partioj subtenu la pacan planon, prezentitan de la instanco.

Iraka ĉefministro Nuri al-Maliki publikigis la dekreton de amnestio al sunaistaj militemuloj kaj refutis la teritorian pretendon de gvidanto de la kurda aŭtonoma regiono pri disputata regiono kaj lian deklaron por sendependeco merkrede dum sia ĉiusemajna parolado.

Li diris: "Mi anoncas amnestion por ĉiuj triboj kaj ĉiuj personoj partoprenintaj en agado kontraŭ la ŝtato, kiu nun revenas al siaj sensoj. Ili estas bonvenaj. Ni ne ekskluzivas iun ajn escepte de tiuj partoprenintaj en mortigo."

Li refutis la teritorian pretendon de Massoud Barzani, gvidanto de la kurda regiono kaj lian deklaron por referendumo pri sendependeco. Li asertis, ke laŭ la konstitucio la kurda regiono jam faris la elekton, ke ĝi volas esti parto de Irako en demokratia kaj federacia formo, kaj ke estas neniu preskribo pri "memdecido" en la konstitucio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto