Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Julio 11)

(GMT+08:00) 2014-07-11 17:54:21     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĵaŭde Ĉinio publikigis la duan blankan libron pri siaj helpoj al fremdaj landoj, eksplikante kiel ĝi helpas al aliaj evoluantaj landoj redukti malriĉecon kaj bonigi la popolan vivtenon sen altrudo de politikaj kondiĉoj.

La blanka libro, Helpoj de Ĉinio al Fremdaj Landoj 2014, diras, ke kiel la plej granda evoluanta lando en la mondo Ĉinio asignis ĉirkaŭ 14 miliardojn da usonaj dolaroj por helpi fremdajn landojn per donacioj, seninterezaj pruntoj kaj koncedaj pruntoj inter 2010 kaj 2012.

"Helpante fremdajn landojn, Ĉinio persistas en la principoj ne altrudi politikan kondiĉon nek interveni en la internajn aferojn de la helpataj landoj, sed plene respekti ilian rajton memstare elekti siajn proprajn vojojn kaj modelojn de disvolvado," la dokumento diras.

Ĉinio komencis liveri helpojn al fremdaj landoj en 1950, kiam ĝi donis materialajn helpojn al la Demokratia Popola Respubliko de Koreio kaj Vjetnamio, laŭ la pli frua ĉi-rilata blanklibro, publikigita en 2011.

Abdullah Abdullah, kandidato al afgana prezidento, anoncis marde en la ĉefurbo Kabulo al milo da siaj subtenantoj, ke li malakceptas la unuan rezulton de la dua baloto de la prezidenta elektado, asertante, ke nur li estas la vera gajninto de la elektado. Tiutage usona prezidento akcentis al du afganaj kandidatoj, ke ĉiaj neleĝaj perfortoj kaj superkonstituciaj rimedoj decidigos Usonon fini helpojn al Afganio.

Abdullah diris, ke la unua rezulto publikigita en lundo estas falsa kaj senvalida kaj malobeas la popolan volon, kaj ke li ne akceptas la rezulton kaj batalos por defendi siajn rajtojn. Lunde la Sendependa Elektkomitato de Afganio publikigis la unuan rezulton de la dua baloto. Eksa financa ministro Ashraf Ghani antaŭas per la gajno de 56,4% da voĉoj, dum Abdullah ricevis 43,6% da voĉoj. Tamen la elektkomitato samtempe konfesis, ke ekzistis fraŭdoj en la dua baloto.

Lunde nokte la israela armeo komencis operacon por sufoki atakojn el Gazao. Ĝis la marda vespero la israela armeo atakis 200 objektivojn en Gazao, kaj tio kaŭzis morton de almenaŭ 20 homoj. Hamas, kiu regas Gazaon, diris, ke ĝi intensigos la atakon al Israelo, kaj ĉiuj israelanoj estos iliaj celoj.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu marde diris, ke estas tempo apliki fortajn rimedojn kontraŭ Hamas. Li asertis, ke Hamas eskaladis la streĉitecon, kaj ili pagos pezan koston por tio.

Lunde Gazao pafis pli ol 105 raketobusojn al Israelo, kaj la pafdistanco etendiĝis ĝis meza kaj eĉ norda Israelo. En Tel-Avivo kaj Jerusalemo la unuan fojon sonoris kontraŭaerataka alarmo de post la jaro 2012, kiam Israelo lanĉis operacon kontraŭ Gazao.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto