Vizitu Forumon

Demokratiaj landoj sin ekzamenu antaŭ ol komuniki demokration

(GMT+08:00) 2014-07-11 10:25:45     Redaktoro:Xiong Linping

La raporto Krizo de Demokratio, redaktita de la Trilatera Komisiono (Trilateral Commission) en 1975, montras, ke tiutempe en la interno de okcidentaj demokratiaj landoj impete aperadis sentoj pesimismaj kaj defetismaj pri la onteco kaj daŭripovo de demokratio. La raporto reflektas la gravan regreson de ekonomio kaj la ĥoason de socio kaj politiko.

Kvardek jarojn poste, demokratio denove falas en krizon, eĉ tiagrade, ke oni sentas grandan surprizon. Kvankam en la pasintaj kvardek jaroj ondoj de demokratiigo foje kaj refoje tuŝis ĉiujn angulojn de la mondo, taman nun elmontriĝas, ke jam aperis iu tendenco male al demokratio: libereco de civitanoj suferas subpremon, povo de armeo trovas sian pliiĝon, kaj simile.

Pluraj Mankoj en Demokratio

En la komenco de la naŭa jardeko de la dudeka jarcento, kun la finiĝo de la malvarma milito demokratio denove estis forte starigita kiel reĝimo plej populara. Demokratiaj landoj garantiis, ke la civitanoj ĝuu politikan liberecon, juron, homajn rajtojn, kaj partoprenon en politika procezo, sed, praktike, en tiuj landoj ekzistas pluraj mankoj.

Neegaleco, diferenco ĉe ekonomio, senrajtigo, manko de ŝanco, atenco al libereco de civitanoj, rasa, socia, kultura diskriminacioj, kaj korupto… tiuj fenomenoj ekzistas ĝenerale, kiuj, evidente, ne certe ne akordiĝas kun demokratiaj landoj.

"Avangarda Demokratio" Desperigas

En Usono, Britio, Francio, kaj aliaj okcidentaj demokratiaj landoj, kiuj tradicie estas rigardataj kiel "avangardaj demokratiaj landoj", ekzistas fenomeno de ekstrema malegaleco, kaj tie iuj homoj vivas treege mizere.

En 2009 la usona registaro raportis, ke malsato kaj zorgado pri nutraĵo draste kreskis: ĉirkaŭ 50 milionoj da homoj, kiel oni opinias, iam en la antaŭa jaro havis sperton zorgi pri nutraĵo. Kaj en Britio, oni opinias, kvinono de la loĝantaro vivas sub la linio de malriĉeco.

Ke porporacioj liveras rimedojn por politika elektado, en tio oni sentas kidnapon al demokratio; kaj tio malproksimigas elektantojn de politiko kaj igas ilin senti, ke ili estas regataj de iu nevidebla mano.

Menciindas, ke mono ludas gravan rolon en demokratia politiko. Kaj cetere, al tio, ke mono distordas politikon, mankas travidebleco kaj superrigardo.

Historio Ankoraŭ Ne Proksimiĝas al Sia Finpunkto

Publiksondo farita en kelkaj kontinentoj manifestas malkontenton al tia demokratio. Tiuj diversformaj malkontentoj montras, ke oni bezonas ian bazan modelon, kiu povus superi politikan liberecon kaj kontentigi la dignon de la homaro.

Demokratio faras garantion pri politika libereco kaj rajtoj, sed ĝi ne certe ne akordiĝas kun paŭperismo, senrajtigo, humiligo, ekskluzivado kaj tiel plu. Necesas serioze fari novan takson pri tiu vidpunkto, ke libereco kaj demokratio jam venkis kaj fariĝis fina stacio de historio kaj historia koncepto.

Historio ankoraŭ ne proksimiĝas al sia finpunkto. Demokratia daŭripovo dependas de tio, ke necesas fari gravan reformadon pri la nuna formo de demokretio.

 

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto