Vizitu Forumon

Miraklo de Vivo

(GMT+08:00) 2014-07-14 17:30:35     Redaktoro:Xiong Linping

La cigno resanigita kun sia kompano

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 9a de julio, en Penketh, graflando Cheste, Britio, estis cigno, kies kapo kaj kolo estis respektive trapafitaj de sago de arbalesto. Ĝi agoniis en malfacila spirado. Sed tri semajnojn post urĝa operacio okazis miraklo: ĝi reviviĝis, revenis en lageton, kaj kunestis kun siaj kompanoj.

Lokanoj nomas la cignon Sidney. Laŭinforme, kiam Sidney naĝis en lageto, perfortulo pafis sagojn al ĝi trakape kaj trakole; kaj tiu sago, kiu trapafis la kranion, preskaŭ tuŝis la cerebron. Homoj el la Reĝa Societo kontraŭ Kruelaĵo al Animaloj alhastis kaj alportis ĝin al besta hospitalo. Veterinaro faris urĝan savon al Sidney. Li elprenis la du sagojn kaj metis dukton en la aersakon, per kiu, kvazaŭ kiel pulmo, ĝi povis spiri.

En la lasta semajno Sidney jam entute resaniĝis. Ĝi povis normale spiri, post kiam la dukto estis elprenita; ĉe tio ĉiuj sin malstreĉis. Antaŭ nelonge Sidney estis sendita al sia hejmloko; vidinte ĝin, la kompanoj tiel emociiĝis, ke ili svingis siajn flugilojn. La hospitala direktoro Lee Stewart alparolis: "Kia bela estas la sceno!"

La polico ankoraŭ persekutas krimulon, kiu atakis la cignon. Cigno estas protektata besto en Britio. Laŭ la Akto pri Sovaĝaj Animaloj kaj Kamparo, eldonita de Britio en 1981, homo, kiu ĉasas aŭ vundas cignon, estas punita; la plej alta puno estas dudek mil pundoj aŭ malliberigo de ses monatoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto