Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Julio 18)

(GMT+08:00) 2014-07-18 13:25:03     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Marde en Fortalezo BRICS-landoj, grupo de emerĝantaj merkatoj, anoncis planojn pri establo de disvolva banko kaj aranĝo de rezervo por kriza momento. La kvin membroj de la grupo, Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko, prezentis dezajnojn de la Nova Disvolva Banko kaj la aranĝo de rezervo por kriza momento en deklaracio publikigita post ilia sesa pintkunveno en ĉi tiu brazila urbo.

Laŭ la Fortaleza Deklaracio, la Nova Disvolva Banko kun sia ĉefstabejo en Ŝanhajo havos komencan rajtigitan kapitalon de 100 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj ĝia komenca subskripciita kapitalo de 50 miliardoj da dolaroj estos egale dividita inter la fondintoj. La afrika regiona centro de la banko estos establita en Sud-Afriko.

La banko, kun la komenca grandeco de 100 miliardoj da dolaroj, "havos pozitivan antaŭgardan efikon, helpos landojn antaŭeviti mallongperiodan fluecan premon, antaŭenigos pluan kunlaboron de BRICS-landoj, fortigos la tutmondan reton de financa sekureco kaj kompletigos ekzistantajn internaciajn aranĝojn," diris la deklaracio.

Dimanĉe en Vieno kadre de la 6a intertrakto pri la irana nuklea problemo okazis serio da multflankaj kaj duflankaj ministraj konsiliĝoj. Tamen restas grandaj diverĝoj inter la sesopo kaj Irano. La 6a intertrakto komenciĝis en la 2a de julio. Oni ĝenerale rigardas ĝin kiel la lastan intertrakton antaŭ la 20a de julio, limdato de perioda interkonsento. Tamen en la pasintaj pli ol 10 tagoj la intertrakto akiris neniun esencan progreson. Pro tio Catherine Ashton, kunvokanto de la intertrakto kaj supera reprezentanto de EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, proponis okazigi kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj el Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio por superponti diverĝojn kaj plani sekvan intertrakton.

La israela operaco ekde la 7a de julio mortigis 220 homojn en Gazao. Merkrede Hamas, kiu regas Gazaon, elmetis 10 kondiĉojn por dek-jara batalhalto. Israelo konsentis la proponon de UN pri provizora batalhalto por humana kialo. Hamas kaj Jihad prezentis planon de batalhalto. Ili akcentis, ke se Israelo plenumos 10 kondiĉojn listigitajn en la plano, ili subskribos kun ĝi interkonsenton de dek-jara batalhalto. Ĉefaj enhavoj de la 10 kondiĉoj estas, ke Israelo liberigu ĉiujn palestinanojn arestitajn junie post la murdo de tri israelaj junuloj, nuligu la blokadon kontraŭ Gazao, promesu dek-jaran batalhalton en Gazao, ne intervenu en internajn aferojn de Palestino k.t.p.. Vespere de tiu tago la israela flanko diris, ke post kiam Hamas rifuzis la batalhaltigan proponon de Egiptio, funkciulo el UN proponis portempan batalhalton en Gazao por efektivigo de humana helpo, kaj Israelo jam akceptis la proponon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto