Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Julio 25)

(GMT+08:00) 2014-07-25 18:10:16     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĵaŭde matene je 30 minutoj post la 6 horo la tajvana aerkompanio Transasia Airways konfirmis, ke 48 homoj mortis kaj 10 vundiĝis en kraŝo de pasaĝeraviadilo de la aerkompanio. Laŭ originala plano la aviadilo por la flugo de Gaoxiong al Magong devus ekflugi je la 4a merkrede posttagmeze, tamen pro malbona vetero ĝi ekflugis je 42 minutoj post la 5a. Kiam la aviadilo preparis surteriĝon en la flughaveno de Magong en pluvego, ĝi devigite flugis supren pro malbona videbleco. La aviadilo petis rondflugon antaŭ denova surteriĝo, tamen ĝi perdis la kontakton kun la turo. Kiam ĝi provis duan surteriĝon, ĝi kraŝis en loĝejajn konstruaĵojn.

Informiĝinte pri la akcidento, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu vizitis Latin-Amerikon, estis profunde afliktita. Li tuj petis la Oficejon pri Tajvanaj Aferoj sub la Ŝtata Konsilio transdoni al koncernaj departementoj de Tajvano profundan kondolencon kaj koran simpation de li mem kaj la popolo de la ĉeftero.

Merkrede en Ĝenevo la Homrajta Konsilio de UN adoptis rezolucion, forte kondamnante la israelan militan ofensivon ekde la 13a de junio sur la okupata palestina teritorio, kaj decidis lanĉi enketon pri agoj kontraŭ la internacia humana leĝo kaj la internacia leĝo pri homaj rajtoj. Tiutage en la Palaco de Nacioj la Homrajta Konsilio de UN okazigis la 21an specialan sesion kaj adoptis la rezolucion per 29 voĉoj kontraŭ 1. Usono donis la ununuran negativan voĉon, kaj 17 membroj sin detenis. La rezolucio diras, ke la israela operaco sur la okupata palestina teritorio, precipe en Gazao atencis la homajn rajtojn kaj la fundamentan liberecon. Ĝi kondamnas perfortojn de ĉiuj flankoj de la konflikto kontraŭ civiluloj kaj postulas, ke Israelo tuj komplete haltigu blokadon de Gazao. La rezolucio postulas investi sendependan internacian komisionon por enketi pri agoj kontraŭ la internacia humana leĝo kaj la internacia leĝo pri homaj rajtoj sur la okupata palestina teritorio.

Merkrede du ĉasaviadiloj de la ukraina armeo estis paffaligitaj je malpli ol 20 kilometroj for de la loko, kie kraŝis pasaĝeraviadilo de la Malajzia Aerkompanio. La ukraina instanco asertis, ke la du ĉasaviadiloj estis trafitaj de misiloj, pafitaj sur la rusa teritorio. Tamen Rusio ankoraŭ ne respondis al la kritiko de Ukrainio. Lokaj armitaj grupoj tuj atingis la okazejon por serĉi la pilotojn. Andriy Lysenko, proparolanto de la ukraina Nacia Sekurec-Konsilio, diris, ke la du ĉasaviadiloj estis paffaligitaj dum la revena flugo proksime al Snizhne, Donecko, kaj la pilotoj postvivas. Li asertis, ke misiloj, kiuj trafis la aviadilojn, estis pafitaj en Rusio, ĉar tiam la aviadiloj flugis je la alteco de 5 200 metroj, kaj armiloj de la lokaj armitaj grupoj ne povas trafi tiel altajn celojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto