Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Aŭgusto 01)

(GMT+08:00) 2014-08-01 22:18:27     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Jose Manuel Durao Barroso, prezidanto de Eŭropa Komisiono, kaj Herman Van Rompuy, prezidanto de Eŭropa Konsilio, marde publikigis komunan deklaron. Ili konsentis adopti unupakajn sankciojn kontraŭ Rusio sur la kampoj de financo, defendo kaj petrolo. Samtage usona prezidento Barack Obama faris parolon en la Blanka Domo, anoncante novajn sankciojn kontraŭ Rusio sur la kampoj de energio, defendo kaj financo. La novaj sankcioj de EU, kiuj validiĝos en la 1a de aŭgusto, limigos al eŭropaj investantoj fari financadon por ŝtataj bankoj de Rusio kaj aĉeti iliajn akciojn aŭ aliajn pli-ol-90-tagajn financajn instrumentojn. Krome, EU komencos armilan embargon kontraŭ Rusio kaj malpermesos eksporton de militaj kaj civilaj varoj uzeblaj por armeaj terminaloj al Rusio. Tamen la novaj sankcioj ne tuŝos jam subskribitajn kontraktojn.

Samtage usona prezidento Obama anoncis ekspansiigon de sankcioj al pli da financaj kaj defendaj kompanioj de Rusio, inkluzive ĉesigi la eksporton de specialaj varoj kaj teknikoj al prienergiaj sektoroj de Rusio kaj oficiale suspendi krediton, kiu stimulas eksportojn al Rusio, kaj la financadon por ekonomi-disvolvaj projektoj en Rusio.

Lastatempe okazis plu konfliktoj inter la ukrainaj registaraj trupoj kaj la ribeluloj en ses urboj de Donecko, orienta Ukrainio, kaj ambaŭ asertis, ke tiuj urboj estas sub ilia regado. Belorusa prezidento Alexander Lukashenko tiutage konsentis pri peto de ukraina prezidento Petro Poroshenko por okazigo de kunveno de la triflanka kontakt-grupo de Rusio, Ukrainio kaj Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo en Minsko

La intensa batalo en orienta Ukrainio serioze influas enketon pri kraŝo de la flugo MH17. Pro la streĉa situacio ĉirkaŭ okazejo de la aviadila kraŝo, jam interrompiĝis la enketo. Andriy Lysenko, proparolanto de la Ukraina Komitato de Sekureco kaj Defendo, diris, ke la ukraina armeo ne povas certigi sekurecon de la enketantoj antaŭ ol komplete regi regionojn ĉirkaŭ okazejo de la aviadila kraŝo. Li asertis ke la ribeluloj en orienta Ukrainio ne observis sian promeson de batalhalto en la ĉirkaŭaj regionoj.

Merkrede la Ŝtata Konsilio diris, ke Ĉinio planas helpi al ĉirkaŭ 100 milionoj da homoj sen urbaj identigaj kartoj setli en urbetoj kaj urboj antaŭ 2020, kaj tio estas parto de la reformado por laŭgrade retiri la dualan sistemon de familia registrado.

La Ŝtata Konsilio publikigis cirkuleron pri akcelo de reformado de la familia registrado. La dokumento diris, ke la registaro forigos limigojn al la familia registrado en malgrandaj urboj, malstreĉos restriktojn en mezgrandaj urboj kaj difinos kondiĉojn por la registrado en grandaj urboj. La rajtoj kaj interesoj de loĝantoj, kiuj ne havas urbajn identigajn kartojn en la loĝata urbo devas esti protektataj.

Huang Ming, ĉina vicministro pri publika sekureco, diris en gazetara konferenco, ke malsamaj metodoj estos aplikataj en la sistemo de familia registrado, bazita sur la grandeco kaj loĝantaro de urbo.

Aŭtoritatoj starigos neniun limigon por tiuj, kiuj volas setli en malgrandaj urboj. "Ĉiu, kiu havas leĝan restadejon, povas registriĝi por permanenta loĝado, eĉ portempaj luantoj," Huang diris.

--------------------------------------------------------------------------------

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto