Vizitu Forumon

"Araneo-Viro" por malsanaj infanoj

(GMT+08:00) 2014-08-04 17:17:27     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 24a de julio, laboristoj de la usona Vitropuriga Kompanio Allglass, rolantaj kiel "Araneo-Viro", lavpurigas fenestrojn en la Infana Hospitalo Saint Louis. Kiam ili aperas sur la fenestro de malsanula ĉambro, multe da malsanaj infanoj sentas sin ege emociiĝantaj.

Laŭ raporto de loka mediato, en la pasintaj unu kaj duona jaroj laboristoj de la Kompanio Allglass, ĉiam kiel "Araneo-Viro", faris lavon kaj purigon de fenestroj en la Infana Hospitalo Saint Louis. La kreinto de la Kompanio, Matt McGehee, diris: "Ni tion faras nur por tiuj infanoj malsanaj. Kiam ili rigardas supren kaj ektrovas nin, ili subite grandigas siajn okulojn kaj aperigas plenan ridon sur sia vizaĝo."

Isaiah Bush, sesjara kaj suferanta de iu ĉelmalsano, foje en hospitalo vidis "Araneo-Viron". Tiu "Araneo-Viro" salutis lin tra fenestro: "Ĉu vi sentas iom pli bone?" La infano respondis, ke li jam fartas bone.

En diversaj lokoj de la tuta Usono, krom "Araneo-Viro", ankaŭ multaj aliaj "Super-Herooj" vizitas hospitalojn por kuraĝigi malsanajn infanojn. Ekzemple en la 24a de julio, multe da homoj, kiuj sin alivestis kiel fikciulojn el la filmoj Crusaders, Power Rangers, Captain America kaj similaj, venis al la Infana Hospitalo NewYork-Presbyterian / Morgan Stanley por viziti malsanajn infanojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto