Vizitu Forumon

Turka ĉefministro gajnis prezidentan elekton

(GMT+08:00) 2014-08-11 17:43:01     Redaktoro:Li Lu

Recep Tayyip Erdoğan, kandidato el la Partio de Justeco kaj Disvolvo kaj nuna ĉefministro de Turkio, dimanĉe vespere gajnis la elekton de prezidento por la 12a mandato. Laŭ neoficiala statistiko, Erdoğan gajnis 51,8% da voĉoj, dum Ekmeleddin İhsanoğlu, kandidato kune proponita de la Respublik-Popola Partio kaj la Partio de Naciista Movado, akirs 38,5% da voĉoj, kaj Selahattin Demirtaş, kandidato proponita de la por-kurda Popoldemokratia Partio, 9,8% da voĉoj.

Pli malfrue en la sama tago nuna turka prezidento kaj kirgiza prezidento esprimis gratulon al Erdoğan.

Tio estis la unua rekta elekto post la revizio de la konstitucio en 2007. En la tuta lando estis pli ol 52,89 milionoj da registritaj elektantoj. La oficiala rezulto estos publikigita lunde.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto