Vizitu Forumon

Ungoverniso por distingi trinaskitojn

(GMT+08:00) 2014-08-11 15:43:35     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 4a de aŭgusto, paro da britaj geedzoj, por distingi siajn trinaskitojn, kiuj por ili preskaŭ ne diferencas inter si, ŝirmis ungovernison malsame koloran sur la ungoj de iliaj piedaj dikfingroj.

La geedzoj, Karen kaj Ian Gilbert, el la brita graflando South Welsh, post kiam en sama tempo naskiĝis al ili la tri filinoj: Ffion, Maddison kaj Paige, ofte ne distingis el ili, kiu estas kiu. Por eviti tian ĝenon, ili lastatempe ŝirmis ungovernison por siaj trinaskitoj: por Ffion la koloro estas roza, por Maddison, menteverda, kaj por Paige, purpura. Aldone, sur ĉiu ungo kolore vernisita troviĝas majuskla litero, kiu respondas al la siglo de iliaj nomoj; per tio ili sukcesis solvi tiun ĉi problemon.

La 33-jara patrino Karen asertis, ke de post kiam la filinoj havis vernisan ŝirmaĵon sur siaj piedfingraj ungoj, ŝi fariĝis multe malpli zorga kaj pli enorda en ĉiutagaj praktikoj. Ŝi povas pli facile ilin mamnutri, revindi, kaj bani, ĉar distingi ilin ne plu estas malfacila problemo. La geedzoj Gilbert esperas, ke kiam iliaj filinoj estos plenkreskaj, ili havos siajn trajtojn kaj karakteron, diferencajn unu de la aliaj, kaj per tio ili povos entute liberigi sin de la ĝeno.

Lastan semajnfinon la trinaskitoj pasigis sian unuan datrevenon. Dum tiu jaro ili fabrikis al siaj gepatroj tro da feliĉaj ŝarĝoj, ekzemple, ili en unu semajno konsumis 120 vindaĵojn. Pro la alta simileco de la trajtoj ili gajnis grandan popularecon, kaj eĉ sukcese registris sin en iu televida programero.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto