Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Aŭgusto 15)

(GMT+08:00) 2014-08-15 16:47:28     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Marde turka ministro pri eksterlandaj aferoj Ahmet Davutoglu publikigis agadplanon de sep paŝoj pri helpo al Gazao. La saman tagon la turka Fondaĵo por Homaj Rajtoj, Libereco kaj Humana Helpo anoncis, ke ĝi kaj la internacia ne-registara organizo Floto de Libereco ĉi-jare sendos al Gazao ŝiparon de humana helpo. Antaŭ kvar jaroj ŝiparo de la organizo estis atakita de la israela armeo.

Davutoglu diris, ke la sep paŝoj estas mobilizi tutlandajn fortojn por helpi Gazaon, realigi kiel eble plej longedaŭran batalhalton inter Palestino kaj Israelo, organizi internacian konferencon pri infrastruktura rekonstruo de Gazao, plenumi enketon deciditan de la Homrajta Konsilio de UN pri agoj malobservantaj la internacian leĝon pri homaj rajtoj en Gazao, subteni al Palestino organizi registaron de nacia repaciĝo, apelacii al UN adopti rezolucion pri suvereneco de Palestino, kaj klopodi por ke Palestino kiel sendependa ŝtato kun Jerusalemo kiel ĉefurbo partoprenu en ĉiuj diplomatiaj agadoj de la Organizo de Islama kunlaboro.

La 72-hora humana batalhalto inter Palestino kaj Israelo eksvalidiĝis en la merkreda noktomezo. Nelonge antaŭ la eksvalidiĝo palestinanoj refoje pafis raketojn al Israelo. Palestino poste diris, ke la du flankoj jam konsentis longigi la batalhalton je 120 horoj. Sed ne ĉesis sporadaj atakoj.

Azzam al-Ahmed, estro de la palestina delegacio por la intertrakto, diris, ke Palestino kaj Israelo jam konsentis longigi la batalhalton je 120 horoj. Tion ankoraŭ ne komentis Israelo. Por respondi al la raket-atako, la israela armeo lanĉis atakon al objektivoj en Gazao nelonge post la meznokto. Poste Gazao denove pafis du raketojn al Israelo. Tiuvespere israela mediato diris, ke la israela kabineto akceptis la egiptan proponon longigi la batalhalton ĝis la sabata noktomezo.

Merkrede irana plej alta gvidanto Ayatollah Ali Khamenei esprimis sian subtenon al iraka prezidento Muhammad Fuad Masum, kiu nomumis nunan parlamentan vicprezidanton Haider al-Abad nova ĉefministro kaj komisiis lin organizi novan kabineton. Ali Shamkhani, sekretario de la Superega Nacia Sekureca Konsilio de Irano, merkrede diris, ke Irano subtenas la nomumon faritan de iraka prezidento laŭ konstitucio, kaj alvokas, ke ĉiuj politikaj grupoj de Irako unuiĝu por protekti la naciajn interesojn kaj rezisti al minacoj de ekstremisma organizo kaj eksteraj fortoj. La irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en sia deklaro, ke ĝi gratulas al la nove nomumita ĉefministro al-Abad, kaj esperas, ke li glate plenumos la taskon de kabinet-organizado. La ministerio asertis, ke Irano subtenos same kiel antaŭe la rimedojn, alprenitajn de Irako por bati terorismon kaj konservi la unuecon kaj stabilecon de la lando.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto